El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hobq: dezerto fariĝis polvo-filtrilo

| 2016-05-09
Bookmark and Share

 

    Post la reguligo dum 28 jaroj la dezerto Hobq kiel "sablopoto super Pekino" fariĝis "polvo-filtrilo", kaj sur ĝi disvolviĝis la ekonomio de dezerta oazo, tiel 100 miloj da terkulturistoj kaj paŝtistoj vivas idilian vivon. La loko ankaŭ estis premiita de UN kiel la "tutmonda ekzemplo de ekologia ekonomio sur dezerto".

 

    Sablopolvo el Hobq atingis Tian'anmen post unu nokto

 

    La dezerto Hobq en Ordos de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, la sepa granda dezerto en Ĉinio, areas 18,6 milojn da kvadrataj kilometroj. Ĝi, je 800 kilometroj okcidente de Pekino, estas dezerto la plej proksima al Pekino. Antaŭ pli ol 20 jaroj Hobq estis unu el la tri fontoj de sablopolvo al Pekino. En ses-nivela ventego la sablopolvo povis atingi Tian'anmen post unu nokto, kaj estis konata kiel "sablopoto super Pekino".

 

    Verda ekologia ŝirmilo

 

    En 1988, 29-jara Wang Wenbiao post konkuro fariĝis estro de iu sal-fabriko en la dezerto Hobq. La fabriko estis malgranda, tamen ĝi liveris salon al milionoj da homoj. Por gardi la fabrikon kontraŭ dezertiĝo, Wang decidis reteni kvin juanojn el la profito de ĉiu tuno da salo por regado de dezerto, plantado de arboj kaj konstruado de vojoj. En 1994 post la sukceso en la unua fazo la fabriko investis depruntitajn 70 milionojn da juanoj en forstumadon.

 

    28 jaroj pasis. La malgranda fabriko jam turnis sin en kompanion Elion kun la kapitalo de pli ol 100 miliardoj da juanoj. Danke al subteno de la registaro, la kompanio kaj lokanoj plantis arbojn kaj starigis ekologian ŝirmilon kun longo de 242 kilometroj, kaj tiel ili faris la dezerton polvofiltrilo. Pro tio la jara nombro de sabloŝtormaj tagoj reduktiĝis de 80 ĝis kvin, kaj pluvkvanto pliiĝis de 70 mm ĝis 350 mm post pli ol 20 jaroj.

 

    Hobq-modelo fariĝis ekologia ekzemplo de Ĉinio

 

    La 28an de julio 2015 Ĉinio gajnis la jaran premion de UN pri landa vivo pro sia atingo en reguligo de dezerto, kaj la regado de dezerto en Ĉinio fariĝis ekzemplo tutmonde. Nun Hobq-modelo helpas la regadon de aliaj ĉinaj dezertoj, Tengger, Ulan Buh, Mao Us, Taklimakan ktp.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments