El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La deka lingva festivalo en Sankt-Peterburgo

| 2016-05-05
Bookmark and Share

 

    En Sankt-Peterburgo la 17an de aprilo okazis jubilea, jam la deka, lingva festivalo. Ĉi tiun eventon akceptis la Neva Instituto de Lingvo kaj Kulturo, neŝtata klerigejo, kie okazis ankaŭ la antaŭa jubileo -- la kvina.

 

    Lingvaj festivaloj estas ripoztagaj festoj de lingva diverseco, kie plej diversaj lingvoj sendepende de la kvanto de parolantoj estas prezentataj en la formo de kelkdek-minutaj enkondukaj lecionoj. La Peterburga lingva festivalo uzas blokojn po 50 minutoj, ĝis dek lecionoj okazas en ĉiu bloko samtempe -- tiel la partoprenantoj ĉiuhore havas elekton inter kelkaj lingvoj. Ĉi-jare okazis 50 eventoj, 38 lingvoj estis prezentitaj (inter ili la albana, la armena kaj la dotrakia unuafoje), okazis kelkaj prelegoj kaj parola klubo en Esperanto.

 


Vjaĉeslav Ivanov prezentas Esperanton.
 

    Fierindas, ke la formaton de la lingvaj festivaloj elpensis kaj realigis esperantistoj. En plejparto de ruslandaj urboj, kie tiaj festivaloj okazas, ilin organizas esperantistaj grupoj.

 

    Inter la specialaĵoj de la ĉi-jara festivalo en Sankt-Peterburgo estis la superrigardaj prelegoj pri lingvaroj: la finna-ugra, la semida kaj la kaŭkazia. Okazis prelego de la psikologo Natalia Guseva pri infana ekparolo, al kiu estis invitataj gepatroj kun beboj.

 

    Entute la ok-horan eventon vizitis ĉ. kvarcent personoj. La reeĥoj laŭ la enketiloj estas tre favoraj. Pli ol 70% planas "ekscii pli multe pri la lingvoj, prezentojn de kiuj mi vizitis en la festivalo", 50% planas eklerni novan lingvon.

 

Vjaĉeslav Ivanov

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments