El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usona pasaĝerŝipo unuafoje veturis al Kubo post duonjarcento

| 2016-05-04
Bookmark and Share


La 1an de majo oni fotis la pasaĝerŝipon Adonia ĉe la haveno de Miami.
 

    Posttagmeze de la 1a de majo la pasaĝerŝipo Adonia kun 704 pasaĝeroj el la kompanio Karnavalo ekveturis el Miami de Florido, Usono, al Havano, Kubo. Tio estis la unua vojaĝo de usona komerca pasaĝerŝipo al Kubo post duonjarcento, kaj multaj pasaĝeroj ne povis kaŝi sian ekscitiĝon.

 

    La Franca Novaĵ-Agentejo komentis, ke la vojaĝo estas alia simbola evento post la vizito de usona prezidento Barack Obama al Kubo por plibonigo de la rilatoj inter la du landoj.

 

    Du fojoj monate

 

    La pasaĝerŝipo Adonia montris afiŝon en sia retejo, dirante, ke "eĉ nun multaj usonanoj konas Kubon nur el fotoj. Tiu vojaĝo estas versence historia ŝanco por sperti riĉan kulturon de la lando".

 

    Laŭ la plano Adonia atingos Havanon en la sekva tago, kaj poste vojaĝos al aliaj du kubaj urboj, Cienfuegos kaj Santiago.

 

    La tuta vojaĝo daŭros unu semajnon. Dume Adonia havos kelkajn aranĝojn kulturajn kaj edukajn, ekzemple hispanlingvajn lecionojn.

 

    Laŭ la informoj de la kompanio Karnavalo, Adonia kun malgranda dismeto, veturos al Kubo en ĉiu dua semajno, kaj la biletprezo varias inter 1 800 kaj 7 000 usonaj dolaroj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments