El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tibeto de Ĉinio: 48 milionoj da juanoj por protekto de marĉeja ekomedio

| 2016-05-04
Bookmark and Share

 

    Lastatempe Tibeto, kiu okupas la duan lokon en Ĉinio laŭ la areo de marĉejo, alfrontas novan ŝancon, ĉar kvar provataj ŝtataj parkoj de marĉejoj, ekzemple Drolma Langtso, jam estis akceptitaj de Ŝtata Forstokultura Administracio post kontrolado. Nun en Tibeto troviĝas 14 ŝtataj naturparkoj de marĉejoj, inkluzive de provataj. Ili povas akceli plibonigon de marĉej-protekta sistemo kaj konstruadon de grava ŝirmilo de ekologia sekureco.

 

    Tibeto investos 48 milionojn da juanoj dum tri jaroj ekde 2016 en tri lokoj de Shantsa-gubernio en Nagqu, Dingkye-gubernio en Xigaze-urbo kaj Nakartse-gubernio en Shannan, por efektivigi la sistemon de subvencio al marĉej-ekomedia efiko kaj laŭgrade plibonigi la ekosistemon en la provataj marĉejoj.

 

    La plejparto de marĉejoj en Tibeto troviĝas en la nordokcidentaj regionoj de Nagqu kaj Ngari. Nagqu havas la plej grandan areon da marĉejoj en Tibeto, kies vasteco kalkuliĝas al 2 993 miloj da hektaroj. En la lastaj jaroj Tibeto fundamente formis sian sistemon pri protekto de marĉejoj, inkluzive de naturaj rezervejoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments