El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉeakva antikva urbeto bonvenigis Somerkomencon laŭ tradicia kutimo

| 2016-05-04
Bookmark and Share
 

Infanoj en montrado de "somerkomencaj hundoj" la 2-an de majo. (Foto de Xu Yu, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 
    La 5-a de majo estos Somerkomenco, la 7-a de la 24 sunperiodoj. Ĉe ĝia alproksimiĝo, sub gvido de kukisto, kamparanoj de la ĉeakva antikva urbeto Tangqi en Hangzhou de Zhejiang-provinco faris "somerkomencajn hundojn" el rizfaruno, "sovaĝan rizon" kuiritan per memfarita kuirforno kaj "cindrajn anasovojn" per cindro de plantoj por bonvenigi someron laŭ loka kutimo.

 


La 2-an de majo Hexidai-vilaĝanoj de la urbeto Tangqi faris "somerkomencajn hundojn", "cindrajn anasovojn" kaj "sovaĝan rizon" sub kamforarbo. (Foto de Xu Yu, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    Somerkomenco okazas en la 5-a aŭ la 6-a de majo ĉiujare. Laŭ astronomio Somerkomenco signifas finon de printempo kaj komencon de somero. Oni kutime konsideras Somerkomencon kiel grava sunperiodo, ekde tiam temperaturo evidente leviĝos, varmega somero alvenos, tondroj kaj pluvoj multiĝos kaj agrikulturaj plantoj vigle kreskos.

 


La 2-an de majo infano de la vilaĝo Hexidai prenis "sovaĝan rizon" por preventi moskitojn dum la somero. (Foto de Xu Yu, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 


La 2-an de majo kukisto (dekstre) gvidis infanon fari "cindran ovon". En tiu ĉi loko estas la kutimo pekli ovojn en Somerkomenco kaj preni ilin en la Drakboata Festo, kiu okazas la 5-an de la kvina monato laŭ la ĉina luna kalendaro. Oni metis anasovojn en cindron de plantoj kaj flavan koton kaj post ĉ. unu monato ili fariĝos "cindraj anasovoj". (Foto de Xu Yu, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments