El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua miks-movforta trajno de Ĉinio

| 2016-04-28
Bookmark and Share
 
 
    Raportisto informiĝis de Ĉina Changchun-a Kompanio de Relaj Pasaĝerveturiloj, ke la de ĝi produktita miks-movforta trajno eniros en testad-periodon, fininte provadon kaj reguligadon.

 

    Kiel la unua miks-movforta trajno de Ĉinio, ĝi povas plenumi postulon pri ŝanĝo de vetur-linio de elektrizita fervojo al la ne-elektrizita. Ĝi kapablas malrapide veturi en urbocentroj samkiel trajnoj sur subteraj kaj malpezaj trakoj, kaj rapide veturi kiel grandrapidaj trajnoj.

 

    La kompanio diskonigis, ke la miks-movforta urbotrajno taŭgas por linioj kun longeco de malpli ol 100 kilometroj kaj averaĝa distanco de malpli ol 10 kilometroj inter stacioj, speciale por vojaĝo en malpli ol unu horo.

 

    La movforto de miks-movforta trajno estas liverita de unu aŭ kelkaj movfort-fontoj laŭ bezono de veturado. Tiu ĉi trajno, kun maksimuma rapido de 160 kilometroj hore, havas ekzemplan efikon por esplorado de miks-movfortaj trajnoj cele al mediprotektado kaj malkresko de karbon-emisiado.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments