El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ankaŭ simioj scipovas akuŝigon

| 2016-04-27
Bookmark and Share

 

    Sciencistoj rimarkis, ke ankaŭ inter sovaĝaj simioj estas "akuŝistinoj". Dum sia unua akuŝo, juna simio ricevas helpon de alia maljuna simio kun multaj spertoj.

 

    Kutime simioj akuŝas nokte, ĉar ili alfrontas malpli da atakoj ol tage. Tio signifas, ke estas malofte observebla la tuta procezo de akuŝo de ina simio. Tamen esploristoj propraokule vidis akuŝon de sovaĝa orhara simio en la arbaro de la montaro Qinling. Ili estis ŝokitaj, ke dume la akuŝantino estis flegata de alia simio.

 

    La akuŝo daŭris mallonge. Post naskiĝo de la bebo, la "akuŝistino" ankoraŭ estis ĉe la patrino por flegado. La patrino derompis la umbilikan funiklon kaj englutis la placenton. La helpanto purigis la lokon kaj lekis la bebon en siaj brakoj.

 

    La esploristoj diris, ke tio helpas ilin akiri pli da scioj pri la nasko de simioj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments