El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fremdlandanoj kontribuis por riparado de ĉina Granda Muro

| 2016-04-27
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de CHEN YI

 

    Meze de aprilo 640 fremdlandaj volontuloj venis al la Granda Muro ĉe Badaling, norde de Pekino, por partopreni en riparado de difektita murparto. En tri grupoj ili respondecis respektive pri transportado de brikoj, farbado de balustradoj kaj plantado de arboj. Venintaj el 17 landoj, ili estas laborantoj de la firmao VMware, kaj estas ekscitecaj kiel volontuloj labori sur la Granda Muro.

 

    Tio estas konsistigo de ĉiujaraj aktivadoj de volontulaj publikaj servoj nome "Service Learning Event (Servo-Lerna Evento)". VMware estas firmao avangarda en virtualigo kaj nubo-infrastrukturo. Tiuj fremdlandanoj laboris plenforte. Portante brikojn per siaj manoj, en la brakoj aŭ sur la ŝultroj, ili spirege supreniris sur la Grandan Muron paŝon post paŝo...

 

    Dum riparado de la muro, volontuloj nepre sekvis instrukcion de fakuloj: 3-foje farbi balustradojn, garantii kvaliton kaj aspekton de la riparita muro laŭ la normo. Italo Edward Perotti estis respondeculo pri tiu ĉi agado. Li ekscitite diris: "Mi enamiĝis al Ĉinio dum mia unua vojaĝo antaŭ 15 jaroj, tio estas mia 8-foja vizito al Pekino."

 

    VMware faris sian publikan servon al la Granda Muro de Ĉinio kun la celo montri ne nur siajn zorgon kaj atenton al Ĉinio, sed ankaŭ sian sintenon pri socia bonfaro kaj sociala respondeco en Ĉinio, grava tutmonda merkato.

 

    80% de tiuj VMware-anoj por la unua fojo vizitis Ĉinion. Laŭ ili, fari publikan servon estas ne nur donaci monon, sed ankaŭ fari realajn kontribuojn.

 

    S-ro Bernard Kwok, vicprezidanto de VMware Tutmonda kaj prezidanto de la regiono Granda Ĉinio, diris ke dum la helpo al Ĉinio en riparado de antikva Granda Muro, VMware esperas helpi samtempe Ĉinion por plue konstrui nubo-komputilan platformon. VMware anoncis investi miliardon da usonaj dolaroj en Ĉinio dum la venontaj 5 jaroj kaj starigi azian instituton VMware kun la celo kunlabori kun ĉinaj akademiaj rondoj, kreintoj kaj partneroj por pligrandigi novigon de divers-specaj teknologioj.

 

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments