El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina masaĝistino senpage servas al tertrem-viktimoj de Japanio

| 2016-04-27
Bookmark and Share


Yu Shufen masaĝas vilaĝanon en provizora loĝejo de la vilaĝo Minamiaso.
 

    Laŭ raporto de la novaĵ-agentejo Kyodo, en la vilaĝo Minamiaso de la gubernio Kumamoto, Japanio, estas helpema eksterlandano, 41-jara ĉina masaĝistino Yu Shufen, kiu vivas en la vilaĝo jam 15 jarojn. Por rekompenci la vilaĝanojn, kiuj donis al ŝi helpon, ŝi per fingroprema terapio malstreĉis tertrem-viktimojn en provizora loĝejo.

 

    Yu naskiĝis en la urbo Dalian de Ĉinio kaj iris al Japanio en 2001. Ŝi funkciigis masaĝejon en la vilaĝo Minamiaso kaj vivas kune kun sia 14-jara filo.

 

    Frumatene de la 16-a de aprilo, sentinte fortan skuadon, ŝi kaj ŝia filo elkuris el la loĝejo kaj vidis la tragikan situacion: proksimaj domoj estis disfaligitaj de ŝlimo kaj kelkaj najbaroj perdis siajn vivojn.

 

    Trairinte arbaron kaj golfejon ili atingis mezlernejon en la vilaĝo kaj tie vivas ĝis nun. Sur ŝiaj brakoj kaj dorso estas kontuzoj kaj ŝi sentas sin iom malbone pro troa laciĝo.

 

    Yu Shufen gluis papereton kun sia telefon-numero sur la anonc-tabulo en la provizora loĝejo. Ĉiutage ŝi senpage donas fingropremadon al 10-20 suferantoj. Ŝi diris: "Mi amas ĉi tiun vilaĝon, ĉar ĉi tie belas arboj, puras akvo kaj teneras vilaĝanoj. Mi estos kontenta, se mi povos resanigi pli da homoj."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments