El Popola Ĉinio>头条新闻>

Novenergiaj aŭtoj debutis en pekina aŭto-ekspozicio

| 2016-04-26
Bookmark and Share


Debutas elektra aŭto ARCFOX-7 de Pekina Aŭto-Fabriko.
 

    La 25an de aprilo inaŭguriĝis la pekina aŭto-ekspozicio, kiu okazas en ĉiu dua jaro. Ĉi-foje estas lanĉitaj 112 novaj aŭtoj, interalie 33 unuafoje montriĝas en la mondo kaj 21 unuafoje en Azio, kaj 46 estas eksponitaj kiel konceptaj aŭtoj. Krome estas 147 novenergiaj aŭtoj.

 

    Debutis la novenergia aŭto fabrikita de Pekina Aŭto-Fabriko, kiu estas atendata de multaj homoj. Kun la nomo ARCFOX-7, ĝi estas la unua elektra superaŭto. La aŭto kun la sistemo de kvar-rada pelado povas akceliĝi ĝis la rapido de cent kilometroj hore en nur tri sekundoj. Ĝi havas aŭtonomion de 300 kilometroj, kaj povas atingi la maksimuman rapidon de 260 kilometroj hore.

 

    Oni povas ne nur rigardi aŭtojn en ekspoziciejo, sed ankaŭ sperti veturon ekstere. Estas ejo por spertado sur areo de 7 000 kvadrataj metroj, kaj kvin senstiristaj aŭtoj de la pekina aŭto-fabriko montras diversajn funkciojn de aŭtomata veturado. Vizitantoj povas instali poŝtelefonan programon kaj sin anonci por spertado.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments