El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio havos plej multe da centjaruloj post 30 jaroj

| 2016-04-25
Bookmark and Share


En la jaŭ-a aŭtonoma gubernio Bama, Guangxi, vivas 81 centjaruloj. La gubernio estis difinita de la internacia asocio de natura medicino kiel la kvina loko kun plej multe da centjaruloj en la mondo.
 

    Usona Pew-esplorcentro prognozis, ke en 2050 la nombro de mondaj loĝantoj en la aĝo de cent jaroj aŭ pli kalkuliĝos al preskaŭ 3,7 milionoj, 7,15 obloj ol la jaro 2015. Tiam Ĉinio havos plej multe da tiaj centjaruloj, kaj ĝin sekvos Japanio, Usono, Italio kaj Barato.

 

    Laŭ donitaĵoj el la raporto de la centro, Usono havas plej multe da centjaruloj, kaj ĝin sekvas Japanio, Ĉinio, Barato kaj Italio. Ĉinio kaj Barato enviciĝas inter la antaŭaj kvin, ĉar ili havas grandan bazon de loĝantaro. En 2050 Ĉinio havos plej rapidan kreskon de la nombro de centjaruloj inter la kvin landoj. Estos 4,6 centjaruloj inter ĉiu dekmilo da ĉinaj loĝantoj. La nombro estos 13-oble pli granda ol la nuna. En Japanio kaj Italio la nombro de centjaruloj 9-obliĝos: estos respektive 41,1 kaj 38,3 centjaruloj inter ĉiu dekmilo da loĝantoj. En Usono kaj Barato la nombro estos respektive 9,7 kaj 1,2 inter ĉiu dekmilo da loĝantoj.

 

    La raporto ankaŭ menciis, ke la procento de centjaruloj estas malgranda, tamen ĝi kreskas. En 1990 estis nur 2,9 cent-jaraj aŭ pli maljunaj inter ĉiu dekmilo da mondaj loĝantoj en la aĝo de 65 jaroj aŭ pli, sed en 2015 la nombro estis 7,4. En 2050 tiu nombro kalkuliĝos al 23,6.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments