El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Pasis la unua turno de la Tutmonda Ekzamensesio

| 2016-04-25
Bookmark and Share

 

    La 16an de aprilo okazis la unuaj ekzamenoj de la 5a Tutmonda ekzamensesio.

 

    En Greziljono, Francio kaj en Moskvo, Rusio havis la eblon trapasi ekzamenojn 14 kaj 10 kandidatoj. Ambaŭ urboj estas fakte la ĉampionoj de la ekzamenlokoj, ĉar ili estas tiuj, kie ĝis nun okazis plej multe da sesioj. Ĉi-jare jam la 6a okazo en ambaŭ lokoj, kaj pro tiu diligenta engaĝiĝo meritas laŭdon la lokaj organizantoj, Jannick Huet, Kristof Chazarein kaj François Lo Jacomo en Francio, kaj Svetlana Smetanina, Irina Gonĉarova kaj Nikolao Gudskov, akademiano en Rusio. En la du lokoj ĝis nun ekzameniĝis preskaŭ 150 personoj, kio estas laŭdenda afero.

 

    Kune kun la kandidatoj de tiu ĉi sesio ni jam certe havos 1700 diplomitojn pri Esperanto. http://edukado.net/ekzamenoj/ker/statistiko

 

    En la nuna sesio en Moskvo okazis nur skriba sesio, dum en Greziljono ni sukcesis ebligi kompleksajn ekzamenojn, skribajn kaj parolajn partojn. Ĉi-lastan okazon profitis 10 personoj. En la parola parto ekzamenis surloke nia kolego François Lo Jacomo kaj skajpe konektiĝis Katalin Kováts, ambaŭ akademianoj. En Greziljono, kiel jam tradicie, antaŭ la ekzameno estis organizita unusemajna preparsesio. Kelkaj el la kandidatoj veturis al la Kastelo nur por trapasi la ekzamenon. La solvitaj testoj nun ekveturos al Hungario, kie oni korektos ilin. Ni atendas la rezultojn post ĉ. unu monato, kaj la atestiloj estos transdonataj dum UK en Nitro.

 

    Ni atentigas vin, ke eblas ankoraŭ aliĝi al la aprobitaj sesioj de la dua turno de la tutmonda sesio, kiu okazos en 16 urboj de la mondo, la 4-an de junio. La koncernaj landoj estas: Argentino, Brazilo, Britio, Francio, Japanio, Katalunio, Nederlando, Serbio, Sud-Koreio, Svislando kaj Usono, sed pretas jam la aliĝiloj por la aliaj sesioj de la jaro (UK, Itala kongreso en Romo kaj Meksiko).

 

    Ilin vi trovas ĉi tie http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj.

 

Katalin Kováts, organizanto

(el edukado.net)

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments