El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭgurita Longjiang-ponto, la plej granda stajponto de Azio en montara regiono

| 2016-04-21
Bookmark and Share

 

    La 20an de aprilo estis oficiale malfermita Longjiang-ponto de Baoshan-Tengchong-a Ŝoseo en Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. La ponto, longa je pli ol 2 470 metroj, alta je 280 metroj, kun spano de 1 200 metroj kunligas Gaoligong-monton kaj landliman urbon Tengchong trans Longchuan-rivero. Kun apliko de pluraj ĉinaj teknikoj ĝi estas la plej granda stajponto de Azio en montara regiono.

 

 

    Tiu ĉi ponto, simila al la usona ponto Golden Gate, estas la plej bela ŝosea ponto en Yunnan. Tengchong estas abunda je pluvo, tial la tuta ponto montriĝas grandioza en nebulo, kaj la rivero sub la ponto aspektas mallarĝa kiel maldika linio.

 

 

    Por faciligi al homoj ĝui la belan pejzaĝon, en la Tengchong-a flanko estas konstruita parkejo, kaj tie la vizitantoj povas sekure rigardi la tutan ponton kaj pejzaĝon de la rivero.

 

 

    La ponto, la lasta nodo de Baoshan-Tengchong-a Ŝoseo, ludos gravan rolon por kunligi ŝoseojn kun najbara lando, plibonigi la trafikon kaj akceli disvolvadon de turismo kaj ekonomio en okcidenta Yunnan.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments