El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rusa Instituto por Strategiaj Studoj: Ĉina ekonomio ne falis en "krizon" kaj "katastrofon"

| 2016-04-20
Bookmark and Share

 

    La 29an de marto la Rusa Instituto por Strategiaj Studoj publikigis raporton Ĉu la ĉina ekonomio disfalos?. La raporto verkita de la rusa fakulo pri ekonomiaj temoj Vyacheslav Holodkov refutis la kvar tiel nomatajn faktojn publikigitajn de la okcidentaj amaskomunikiloj: malrapidiĝo de kresko de la ĉina ekonomio, malpliiĝo de la kvanto de importo kaj eksporto, elfluo de kapitalo el Ĉinio kaj devaluto de juano kontraŭ usona dolaro, opiniante, ke la ĉina ekonomio tute ne falis en "krizon" kaj "katastrofon". Jen ekstrakto de la raporto.

 

    Malrapidiĝo pro struktura reformo

 

    La ekonomia kresko malrapidiĝas pro la plenumata struktura reformo, sed ne pro amasigo de tro multe da ekonomiaj problemoj. Tiuj reformoj jam atingis rimarkindajn rezultojn, kaj la ĉefa movforto de la ĉina ekonomio transformiĝas.

 

    Ĉina komerco, pli bona ol tiuj de aliaj grandaj landoj

 

    En la tuta mondo, ne nur la importo kaj eksporto de Ĉinio malpliiĝas, sed ankaŭ la monda komerco ĝenerale tendencas al malfortiĝo. La ĉina eksporto falis je nur 2,8%, malpli multe ol aliaj grandaj landoj (Usono, Germanio, Japanio kaj Sud-Koreio). Dume la favora komerca saldo de la ĉina eksporto atingis la historian alton de 594,5 miliardoj da usonaj dolaroj. Abundo da forta mono fluis en Ĉinion kaj helpas la ĉinan registaron plenumi gravajn soci-ekonomiajn taskojn.

 

    Pli da fremdlandaj investoj fluas en ĉinan realan ekonomion

 

    Estas la fenomeno, ke en mallonga periodo fremdlandaj investoj eliras el la ĉina akciborso, tamen la rekta produktiva investo de fremdaj landoj en Ĉinion konstante kreskas. Tio estas, ke la okcidentaj investantoj demetis siajn kapitalojn el la ĉina borso, dum iliaj produktaj entreprenoj pliigas investojn al la ĉina reala ekonomio.

 

    Troigitaj efektoj negativaj de juana devaluto

 

    Ĝenerale plialtiĝas la kurzo de la usona dolaro kontraŭ valutoj en ĉiuj evoluantaj landoj kaj multaj evoluintaj landoj. Lastjare Ĉinio ekplenumis novan politikon pri kurzo. La juana kurzo estas fiksita ne sole laŭ la usona dolaro, sed laŭ korbo da valutoj. Tio markis, ke la ĉina registaro intencas malfortigi juanon por eviti reduktiĝon de la eksporto.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments