El Popola Ĉinio>头条新闻>

Senpilota aŭtomobilo de Ĉinio espereble estos uzata por komercado en 2018

| 2016-04-18
Bookmark and Share

    Post veturado de ĉ. 2 mil kilometroj la unua ĉina senpilota aŭtomobilo por longdistanca veturado atingis Pekinon, finstacio de la testado. Tio markis finiĝon de la ĉi-foja testado.

 

    La 12-an de aprilo du aŭtomobiloj Raeton produktitaj de Ĉinio ekveturis de Chongqing kaj atingis Pekinon la 17-an de aprilo trapasinte la provincojn Sichuan, Shaanxi, Henan kaj Hebei.

 


La unua senpilota aŭtomobilo de Ĉinio por longdistanca veturado plenumis testadon kaj estos uzata por komercado.
 

    Li Yusheng, ĉef-inĝeniero de la Chang'an-a Instituto de Aŭtomobila Inĝenierado, diskonigis, ke la 12-an de aprilo du arĝentaj senpilotaj aŭtomobiloj produktitaj de Ĉinio ekveturis de Chongqing al Pekino. Tio markis komencon de testado de la ĉina unua senpilota aŭtomobilo por longdistanca veturado. La du aŭtomobiloj, kies plej granda rapideco atingis 120 kilometrojn hore, plenumis testojn pri rapideco-moderigo, voj-ŝanĝo, veturilo-devanco, returniĝo, veturado sur ekspresa aŭtovojo kaj en tunelo. Li diris: "La ĉi-foja testado montras, ke ĉina teknologio pri senpilota aŭtomobilo ne estas post tiu de aliaj landoj."

 


La unua senpilota aŭtomobilo de Ĉinio por longdistanca veturado plenumis testadon kaj estos uzata por komercado.
 

    Tan Benhong, konstanta vicdirektoro de la instituto, diris, ke oni plu disvolvos rilatajn teknologiojn de tiu aŭtomobilo, antaŭenpuŝos ĝian serian produktadon kaj penados por ĝia komerc-uzado en 2018.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments