El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperanto en konferenco pri socia historio

| 2016-04-18
Bookmark and Share

 

    Inter la 30a de marto kaj la 2a de aprilo okazis en Valencio (Hispanio) la Eŭropa Konferenco pri Socia Historio (ESSHC). Ĝi estas kongreso de esploristoj en tiu areo, kiu disvolviĝas ĉiun duan jaron sub la organizado de la Internacia Instituto pri Socia Historio bazita en Amsterdamo (https://socialhistory.org/).

 

    Unu el la paneloj (= podiaj diskutoj) en la sekcio pri historio de la laboro pritraktis la rilaton de anarkiistoj al kosmopolitismo. Sub la instigo de Ulrich Lins, la esploristoj José Antonio del Barrio (prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio) kaj Usui Hiroyuki (membro de Japana Esperanto-Instituto kaj konsilanto ĉe El Popola Ĉinio) proponis al la organizantoj komunikon pri la rolo de Esperanto en tiu kunteksto, sub la titolo: "Sennaciismo, ĉu nun aŭ en la estonto: dilemo por Esperanto-parolantaj anarkiistoj". Oni tre baldaŭ akceptis ĝin kaj la unue menciita aŭtoro ĝin prezentis en la konferenco, la 30an de marto.

 

    La resumon de la artikolo eblas legi (anglalingve) en la retejo (https://esshc.socialhistory.org/) de la Konferenco.

 

    En la teksto ni prezentas la laboristan Esperanto-movadon, kaj aparte la anarkiistan, la ekeston de SAT, la polemikojn inter sennaciistoj kaj internaciistoj, la rilatojn inter eŭropaj kaj aziaj anarkiistoj, kaj kiel tiu kosmopolitismo disvolviĝis en la praktiko. La sperto estis tre pozitiva. Homoj tre interesiĝis pri la temo, kaj pluraj komentis al ni, kiom interesa montriĝas la historio de la Esperanto-movado kaj kiom malmulte oni konas pri ĝi ekster niaj rondoj. Al kelkaj ni sendos pliajn informojn.

 

    La konferenco disvolviĝis komplete en la angla lingvo. Tamen ni ne povis rezisti la okazon por diri kelkajn vortojn en Esperanto ĉe la komenco, kio estis akceptita kun komprenemaj ridetoj ĉe la ĉeestantoj. Krome, kaj surprize, inter la prezentantoj en la sama sekcio troviĝis alia esperantisto, Davide Turcato, kvankam lia prezento ne rilatis specife al nia lingvo. Tamen homoj foje povis konstati kiel dialogoj eblas en Esperanto.

 

    Ni dankas al Gary Mickle pro la ricevitaj konsilojn kaj pro la lingva reviziado de la angla versio.

 

    La prezentadoj de tiu sekcio estos probable kolektitaj en libro, sed ankoraŭ ne estas deciditaj la detaloj pri la eldonado.

 

José Antonio del Barrio

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/04/hispanio-4)

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments