El Popola Ĉinio>头条新闻>

Venas la 1378-a novjaro laŭ la taj-a kalendaro en Xishuangbanna, Ĉinio

| 2016-04-14
Bookmark and Share

    La 13-an de aprilo okazis la ceremonio por festi la 1378-an novjaron laŭ la taj-a kalendaro en la urbo Jinghong de la Xishuangbanna-a Taj-a Aŭtonoma Subprovinco, Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. Tio markis ankaŭ la komenciĝon de la tradicia Akvoverŝa Festo de la nacio.

 


Vespere de la 13-a de aprilo, kongming-lanternoj leviĝis ĉe la bordo de la rivero Lancang en Yunnan por festi la novjaron.
 
 

Vespere de la 13-a de aprilo, unu virino faris voton levinte kongming-lanternon.
 
    La ceremonio estis komencita de bonzoj per laŭtlegado de sutroj por beno. Sekvis tion la mirinda prezentado de dancoj kaj kantoj faritaj de nacimalplimultaj artistoj. Tie estis prezentitaj dancoj de taj-oj, kantoj de blangoj kun akompano de muzikiloj, kantoj de ĝino-oj kaj aliaj specialaj prezentaĵoj.

 


Posttagmeze de la 13-a de aprilo, mil homoj kune dancis por la novjara festo.
 


Posttagmeze de la 13-a de aprilo, mil homoj kune dancis por la novjara festo.
 


Posttagmeze de la 13-a de aprilo, mil homoj kune dancis por la novjara festo.
 

    La tradicia kalendaro de taj-oj estas la komuna kalendaro samtempe uzata de la etnoj Thai, Shan, Lao kaj Ahom kiuj vivas en Ĉinio, Birmo, Tajlando, Kamboĝo, Vjetnamio, Hindio kaj aliaj lokoj. La kalendaro havas du specojn: la "granda" kiu aperis en la jaro 95 a.K. kaj la "malgranda" kiu aperis en 638 p.K. Pro tio la erao de la unua estas kalkulata ekde 94 a.K, kaj tiu de la dua ekde 639 p.K. Laŭ la kalkulo de la "malgranda" kalendaro, la festo de la 1378-a novjaro daŭras de la 13-a ĝis la 16-a de aprilo de la kuranta jaro.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments