El Popola Ĉinio>头条新闻>

Longhara festivalo en la unua longhara vilaĝo, suda Ĉinio

| 2016-04-13
Bookmark and Share


Kolektiva longhara kombado

 

    La 9a de aprilo 2016 estis la tria tago de la tria monato laŭ la ĉina luna kalendaro. En tiu tago okazis la Unua Longhara Festivalo en la jaŭ-a vilaĝo Huangluo de Longji-urbeto de la urbo Guilin, Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio. Jaŭ-oj en ruĝaj festaj vestoj kolektive kombis siajn longajn harojn, prezentis longharan dancon, okazigis plenkreskan ceremonion por knabinoj kaj alterne kantis kantojn kun gastoj el diversaj lokoj. La vilaĝo plena de gajeco allogis al si dek milojn da ĉinaj kaj alilandaj turistoj.

 


Belaj virinoj kun longaj haroj

 

    En la vilaĝo ĉe la piedo de teraskampoj vivas pli ol 300 jaŭ-oj, kiuj apartenas al unu el la branĉoj de Jaŭ-nacio. Inter tiuj 300 homoj pli ol 80 portas hararon longan je 1.4 metroj, la plej longa hararo atingis eĉ 2.3 metrojn.

 


Gravas tondado de la longa hararo por knabinoj.

 

    Tondi la longan hararon estas grava por knabinoj dum la ceremonio de adoltiĝo.

 


Jaŭ-oj dancas kun tamburetoj.

 

    Jaŭ-nacio, unu el la nacimalplimultoj de Ĉinio, okupiĝas ĉefe pri agrikulturo. Ili vivas plejparte en montregionoj de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono, de la provincoj Hunan, Yunnan, Guangdong, Guizhou kaj aliaj lokoj. Jaŭ-oj havas siajn proprajn lingvojn parolajn, sed tiom multe diferencajn en malsamaj lokoj ke ili eĉ ne povas interkompreniĝi. La han-a kaj ĝŭang-a lingvoj estas iliaj komunaj lingvoj. Sen skriba lingvo propra al la nacio, ili uzas la han-an, iuj la ĝŭang-an kaj mjaŭ-an.

 

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments