El Popola Ĉinio>头条新闻>

Riparisto de horloĝoj en Imperiestra Palaco

| 2016-04-12
Bookmark and Share


Wang Jin (dekstre) kaj lia metilernanto Qi Haonan en la oficejo.
 

    Wang Jin, 55-jarulo populariĝinta surrete, estas 3a-generacia heredanto de tekniko por ripari antikvajn horloĝojn. Tiu tekniko estas unu el la Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de Ĉinio. Li laboras en Imperiestra Palaco jam 39 jarojn kaj ĉiutage je la 8-a li komencas la riparadon de malnovaj horloĝoj kaj ĝin finas je la 5-a. Estas multaj paŝoj en la riparado: unue, oni devas foti la riparotan horloĝon por fari planon pri la tuta procezo; poste oni malmuntas la horloĝon por ĝin purigi; mankantaj komponantoj devas esti instalataj; fine, antaŭ ol ĝin konservi en tenejo, oni devas ĉion kombinigi kaj fari teston ĝis kiam ĝi normale refunkcias.

 


Wang Jin fotas la komponantojn malmuntitajn el horloĝo.
 

    Malsame al riparado de aliaj kulturaj restaĵoj, la riparado de horloĝoj havas sian specialecon. "Nur post kiam la horloĝo normale refunkcias, oni povas diri ke ĝi estas riparita," diris Wang Jin. Lia metilernanto Qi Haonan komentis, ke tio lin ĝenas plej multe tiam kiam li jam finas la tutan procezon sed la riparita horloĝo ne povas bone refunkcii. Tiam oni devas refoje ĝin malmunti por ekzameni problemojn, kaj por solvi nur tre etan problemon foje necesas eĉ tagoj da penado.

 


Wang Jin malmuntas malnovan horloĝon.
 

    Wang Jin kaj Qi Haonan antaŭe vizitis la Nederlandan Nacian Muzikan Muzeon kaj la Britan Muzeon. Qi diris, ke la avantaĝoj de ĉinaj horloĝ-riparistoj kuŝas en iliaj lerta baz-tekniko kaj riĉa sperto en praktiko, sed kompare kun ili, alilandaj kolegoj multe utiligas maŝinojn por fari riparadon. En aliaj landoj troviĝas lernejoj, kiuj speciale instruas teknikon de la horloĝ-riparo, sed tion oni ne povas trovi en Ĉinio.

 


Qi Haonan purigas komponantojn.
 

    Parolante pri la futuro, Wang diris: "La delonge heredataj teknikoj ne devas morti ĉe mi. Se eblos, mi helpos junulojn iri al alilandaj lernejoj. Nun konserviĝas en Imperiestra Palaco miloj da horloĝoj, kies riparo postulas penadon generacion post generacio. Eĉ se oni finriparos ĉiujn horloĝojn, daŭre estos bezonata multa laboro por ilin regule bontenigi kaj ripari. Tio estas cikla procezo."

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments