El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

IREA invitas vin al IREK3

| 2016-04-12
Bookmark and Share

 

    Omaĝe al la 100-jara jubileo de la 1-a Irana Esperanto-Kunveno okazos la 3-a Irana Esperanto-Kongreso (IREK3) en la 14a de majo en Tehrano.

 

    Antaŭ cent jaroj, iranaj pioniraj esperantistoj, senrigarde al iliaj diversaj devenoj el vasta Irano, iliaj diversaj lingvoj kaj vidpunktoj, iliaj diversaj mondvidoj kaj opinioj, kune okazigis la unuan landan Esperanto-kunvenon por montri al la mondo, ke jes, ankaŭ irananoj volonte akceptas novajn kaj pacemajn ideojn, samtempe kun la plej avangardaj homoj de la mondo.

 

    En la erao de la 1-a Esperanto-kunveno de Irano ĉeestis la landan movadon elstaraj eminentuloj kiel Jusef Etesami aŭ Etesam-ol-molk (1874-1938), irana ĵurnalisto, eldonisto, tradukisto kaj verkisto, kies filino estis/as la plej fama poetino de Irano, Parvin Etesami (1906-1941).

 

    Kaj nun, honore kaj respekte al niaj pasintaj eminentaj samideanoj ni festos la 100-jaran jubileon de tiu grava okazaĵo en la 14a de majo 2016 (kiam Tehrano ĝuas la plej bonan veteron dum la jaro) samtempe kun okazigo de nia 3-a nacia kongreso. Tiel, ankaŭ ni fariĝos parto de alia historia heredaĵo de la irana Esperanto-movado.

 

    En la nomo de Irana Esperanto-Asocio (IREA), mi invitas ĉiujn samideanojn en aliaj landoj kunesti kun ni dum la okazaĵo, sciigante, ke post IREK3 vi povos partopreni en la postkongresaj ekskursoj.

 

Ingx. Nazi Solat

Prezidantino de Irana Esperanto-Asocio

(Redaktoro: Liu Zijia)

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments