El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Ekspozicio de Artaĵoj de Karl Gustavovich Faberge okazigota en Imperiestra Palaco de Pekino

| 2016-04-12
Bookmark and Share


La 6-an de aprilo laboranto ekzamenas pentr-emajlan akvujon eksponotan.
 
 
    La 15-an de aprilo en la Muzeo de Imperiestra Palaco de Pekino inaŭguriĝos Ekspozicio de Artaĵoj de Karl Gustavovich Faberge kune aranĝita de la Muzeo de Imperiestra Palaco kaj la Virginia Muzeo de Belartoj de Usono. Dum la ekspozicio estos eksponataj pli ol 200 valoraj verkoj de la rusa artisto Karl Gustavovich Faberge kolektitaj de la Virginia Muzeo de Belartoj.

 

    Karl Gustavovich Faberge (1846-1920) estis rusa fama oraĵisto, juvelisto kaj desegnisto de artmetiaĵoj. Li lernis en Germanio, Italio, Francio, Britio kaj aliaj landoj. En 1870 li eksekvis la karieron de sia patro pri farado de ornamaĵoj. Liaj produktoj estis vaste konataj pro la tutlanda ekspozicio de Rusio okazinta en Moskvo en 1882 kaj estis konkure aĉetitaj de reĝaj familioj en Eŭropo. Li kuraĝe faris renovigon kaj kreis nemalmultajn groteskajn belartaĵojn. Liaj verkoj havas la artan stilon de la periodo de franca reĝo Louis la 16-a. En Moskvo, Kievo kaj Londono estis metiejoj gvidataj de li. La paskaj ovoj faritaj en tiuj metiejoj estis nomitaj "rusaj ovoj" kaj konsiderataj de reĝaj familioj de Rusio kaj aliaj landoj kiel valoraĵoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments