El Popola Ĉinio>头条新闻>

Konstruata en Ĉinio la monde plej granda teleskopo

| 2016-04-11
Bookmark and Share

 

    Ĝis la 10a de aprilo en Pingtang-gubernio de Guizhou-provinco en sudokcidenta Ĉinio estis instalitaj 4 185 reflekt-surfacaj paneloj, 94,04% de la totalaj paneloj por 500-metra unu-apertura sfera teleskopo, la plej granda en la mondo. Laŭ prognozo, la instalado de la paneloj finiĝos meze de majo.

 

    La teleskopo estas dekoble pli sentiva ol la 100-metra teleskopo nomata la "plej granda maŝino sur la Tero" en Bonno de Germanio kaj dekoble pli kapabla ol la 300-metra teleskopo Arecibo en Usono, kiu, antaŭ la alluniĝo de Apollo, estas unu el la dek plej grandaj projektoj de la homaro en la 20a jarcento.

 

    Fakuloj diris, ke pro tiu giganta teleskopo la kosma esploro de Ĉinio plivastiĝos de la luna orbito al rando de la sunsistemo. Kun alta precizeco kaj sentiveco ĝi eble povos trovi novan astron, malkovri originon de la universo, formadon kaj evoluadon de galaksio. Krome, ĝi serĉos eksterteran vivon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments