Feritago memore al mortintoj

| 2016-04-08
Bookmark and Share

    La 4-an de aprilo mi ne laboris: estis feritago en Ĉinio. En tiu tago oni pasigis la feston Qingming, kiun oni klarigis al mi en Esperanto kiel Festo de Klaro kaj Brilo.

 


Forbruligado de falsa mono: kutimo en Ĉinio dum la feritago

 

    En tiu tago homoj balaas tombojn kaj ornamas ilin per floroj, samkiel ni faras en Brazilo okaze de la feritago memore al la mortintoj, en la 2-a de novembro. Tio venigis al mia kapo rememorojn pri mia infaneco: mia patrino purigante tombojn de familianoj, mia familio vizitante tombojn de familianoj post aŭskulti meson en la tombejo kaj mia avino rakontante al mi siajn rememorojn pri kunvivado kun la mortintoj. Multaj familianoj el aliaj urboj kutimis viziti nin okaze de tiu feritago, post vizito al la tombejo.

 

    Tamen mi malkovris interesan kutimon de ĉinoj: forbruligo de mono por sendi ĝin al la forpasintaj familianoj. En Brazilo oni diras, ke nur frenezuloj detruas monbiletojn, kaj dum mia infaneco mi ofte aŭdis de homoj, ke por testi se iu estas freneza, sufiĉas doni al tiu papermonon: tiu, kiu detruas ĝin, estas ja freneza. Sed ĉinoj ne estas frenezaj laŭ tiu kriterio (cetere nescienca): ili ne forbruligas veran monon, nur bildojn de monbiletoj presitaj hejme aŭ aĉetitaj de vendisto. Tio pensigis min: "ĉu en la postmorta mondo oni rajtas uzi falsan monon?"

 

    En Vikipedio mi trovis la informon, ke ĉirkaŭ Kantono en tiu epoko surstrataj vendistoj proponas ne nur monon, sed ankaŭ aŭtojn, vestaĵojn kaj ŝuojn el papero, kiujn oni povas forbruligi por sendi al la mortintoj. Imagu, ke ĉinoj havas komforton post la morto, ricevantaj de surtera familiano aŭtomobilon ĵus lanĉitan en la Tera merkato, vestaĵojn laŭ la modo kiun ni sekvas, eĉ la novajn monbiletojn de 100 juanoj... De tio mi konkludas ke la mondo kie troviĝas forpasintoj estas imitaĵo de tiu ĉi mondo, kaj per fumigo de bildoj de aferoj de nia mondo ni transdonas al ĝi nian kulturon. La Tero estas la fonto de novaĵoj, kiujn la mortintoj ricevas de ni en formo de fumo.

 

    Ekzakte la malon proponis Platono, laŭ kiu nia mondo estas nur malperfekta imitaĵo de alia, ideala, kiun ni apenaŭ povas kompreni. Platono kaj aliaj grekaj filozofoj kreis la bazojn de okcidenta kulturo, kaj influis la kristanan doktrinon: la Ĉielo, laŭ kristana kredo, estas perfekta mondo, dum nia planedo estas malperfekta.

 


Forno por bruligi oferaĵojn ĉe la Ĉiela Altaro, en Pekino

 

    En la Ĉiela Altaro mi vidis fornojn, kiujn oni uzis por forbruligi rikoltaĵojn, varojn kaj eĉ mortintajn bestojn kiel oferaĵoj, samkiel faris la antikvaj hebreoj kaj multaj aliaj antikvaj civilizacioj! Finfine ĉina kulturo ne estas tiom fremda kiel multaj eksterlandanoj supozas! Tiu antikva kutimo de ĉinoj ŝajnas al mi origino de la nuna kutimo forbruligi paperon, tamen mi legis raporton de Ĉina Radio Internacia, laŭ kiu multaj ĉinoj konsideras paperbruligadon ekstermoda kaj polua, kaj faras omaĝojn per aliaj metodoj, inter ili plantado de arboj memore al la forpasintoj. Parenteze, alvenis printempo kaj mi neniam antaŭe vidis Pekinon tiom verda, florplena kaj bela, do mi deziras longan vivon al tiu nova ĉina kutimo planti arbojn!

 

    Antoine de Saint-Exupéry eble kaptis la fonton de tiuj similaĵoj inter tiom da kulturaj tradicioj: en La Eta Princo, li rakontas pri ekstertera princeto kiu venas al la Tero, kaj por reveni hejmen li devas eliĝi de sia korpo, ĉar ĝi estas tro peza por kunporti en vojaĝo, tiel li petas helpon de serpento, kiu pikas lin, kaj lia korpo, portempa vestaĵo necesa por tiu ĉi mondo, restas, dum li senkorpa estas libera por forvojaĝi, eble vesti novan korpon en alia mondo.

 

    La kutimo de ĉinoj forbruligi papermonon ankaŭ venigis al mia kapo alian kutimon de helenoj: laŭ helena mitologio, por atingi Hadeson, la loĝejo de mortintoj, oni devas transiri la riverojn Stikso kaj Aĥerono, kiuj apartigas la mondojn de vivantoj kaj de mortintoj, kaj por la transiro necesas pagi moneron al la pramisto Karono. Sekve kadavro devas esti entombigita kun monero sub la lango, por ke la mortinto havu monon por pagi la pramveturon.

 


Terakota Armeo en Xi'an: kreita por protekti la maŭzoleon de la imperiestro

 

    Alia interesa similaĵo inter Ĉinio kaj alia antikva civilizacio rilate al funebraj ritoj estas la plej fama ĉina nekropolo, la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de la Dinastio Qin, konata pro sia Terakota Armeo, kreita por protekti la grandan maŭzoleon de ĉina imperiestro, konstruita en 37 jaroj, kie li estis entombigita kun trezorojn kaj artaĵoj. Egiptaj faraonoj konstruis la plej famajn kaj grandiozajn tombejojn en la mondo, kie ili estis entombigitaj kun statuoj, sklavoj, soldatoj kaj trezoroj por havi ilin en la alia mondo.

 

    La similaĵoj inter funebraj ritoj kaj omaĝoj al mortintoj inter tiom da civilizacioj (mi povus mencii multajn aliajn kaj atentigi pri eĉ pliaj similaĵoj) sendube pruvas la ekziston de io superkultura, kio unuigas ĉiujn popolojn: ja finfine ni ĉiuj estas homoj.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments