El Popola Ĉinio>头条新闻>

Konu disvolvadon de Tibeto per donitaĵoj

| 2016-04-08
Bookmark and Share

 

    Ĉi-jare estas la 65-a datreveno de la paca liberiĝo de Tibeto. Kiuj grandaj ŝanĝoj okazis tie dum la pasintaj jaroj? La 5-an de aprilo Ĉina Asocio de Ĵurnalistoj aranĝis kunsidon kun la temo "65-a Datreveno de la Paca Liberiĝo de Tibeto". Lian Xiangmin, direktoro kaj esploristo de Instituto pri Moderneco de la Ĉina Tibetologia Esplora Centro, kaj Kelsang Dolma, esploristo de Instituto de Sociologio kaj Ekonomio, faris interŝanĝojn kun ĵurnalistoj de fremdaj landoj en Pekino, tiuj de Hongkongo, Makao kaj Taiwan en Pekino, inform-oficistoj de fremdlandaj ambasadorejoj en Ĉinio, ĉinaj kaj alilandaj ĵurnalistoj, kaj respondis iliajn demandojn.

 

    Loĝantaro kreskis de unu miliono al 3.18 milionoj

 

    Prenante la ŝanĝon de loĝantar-nombro kaj tiun de pokapa antaŭvidita vivdaŭro kiel ekzemplon, Lian Xiangmin detale diskonigis al la ĵurnalistoj la grandegan ŝanĝon de la tibeta socio: la loĝantaro de Tibeto kreskis de unu miliono antaŭ la paca liberiĝo al 3.18 milionoj en 2015, kaj la pokapa antaŭvidita vivdaŭro longiĝis de 35 al 68 jaroj.

 

    La malneta enlanda produkto kreskis de 100 milionoj da juanoj al 100 miliardoj da juanoj

 

    Parolante pri la ekonomia disvolvado de Tibeto, Kelsang Dolma diris, ke komence de la paca liberiĝo la malneta enlanda produkto de Tibeto estis pli ol 100 milionoj da juanoj kaj en 2015 ĝi superis 100 miliardojn da juanoj. La pokapa jar-enspezo de tibetaj kamparanoj atingis pli ol 8 mil juanojn.

 

    La proporcio de analfabetoj malaltiĝis de 90% al 0.52%

 

    Kelsang Dolma per donitaĵoj diskonigis la ŝanĝon de Tibeto en edukado: Tibeto estas la regiono, kie oni plej frue akceptas 15-jaran devigan edukadon en la provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio. Tibetanoj en labor-aĝoj havas edukadon averaĝe de 8.8 jaroj. Antaŭ 65 jaroj, pli ol 90% da tibetanoj estis analfabetoj, kaj nun la proporcio de analfabetoj inter junuloj malaltiĝis al 0.52%.

 

    Tiuj donitaĵoj plene montras ŝanĝojn de Tibeto. Kiel ĉiuj scias, la disvolva fundamento de Tibeto estis relative malforta. Admirinde, ke Tibeto akiris grandan sukceson en mallonga periodo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments