El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Lingva festivalo en Iĵevsko

| 2016-04-01
Bookmark and Share

 

    En Iĵevsko, ĉefurbo de Udmurtio, la 12an de marto okazis lingva festivalo. En la Internacia Orienteŭropa Universitato estis prezentitaj pli ol 20 lingvoj, ses prilingvaj prelegoj kaj riĉa porinfana programo. La ideo de la festivalo estis ne nur montri la diversecon de la lingvoj en la mondo, sed, laŭ la vortoj de la ĉefa organizinto Aleksej Ŝklajev, atentigi pri la multlingveco en Udmurtio: "Dum la historio de nia regiono oni parolis ĉi tie tri lingvojn: la udmurtan, la tataran kaj la rusan. Sed, bedaŭrinde, la tendenco estas, ke oni parolas nur la rusan kaj ne interesiĝas pri la naciaj lingvoj de nia respubliko. Nia festivalo estis organizita por ke pli da homoj interesiĝu pri siaj gepatraj lingvoj, lernu kaj konservu ilin".

 

    En la festivalo kelkaj alilandanoj, loĝantaj en Iĵevsko, prezentis siajn naciajn lingvojn, interalie, la ĉinan kaj la araban. Kune kun lokaj fakuloj prelegis lingvistoj, venintaj el Moskvo. Ili rakontis pri ok lingvoj. En la festivalo okazis prelegoj pri ĝenerala lingvoscienco de la kieva lingvisto Artjom Fedorinĉik. Apartan atenton elvokis la prelego de la loka lingva aktivulo Sergej Beĥterev "La jura statuso de la udmurta lingvo".

 

    Esperanton en la festivalo prezentis Irina Gonĉarova, direktoro de la Moskva Lingva Festivalo, kunordiganto de la Moskva Esperanta Asocio MASI. Post la rakonto pri Esperanto formiĝis grupo da dezirantoj lerni la lingvon en la senpaga kurso, kiu baldaŭ ekfunkcios en Iĵevsko.

 

    La lingva festivalo en Iĵevsko estis plene sukcesa. Tion atestas ankaŭ la fakto, ke la aktivuloj ne emas halti, sed jam aktive preparas la Unuan Tendaron de la Udmurta Lingvo.

 

    La 22an de aprilo en la Internacia Orienteŭropa Universitato de Iĵevsk okazis la organiza renkontiĝo de Esperanto-lernemuloj kaj la unua Esperanto-leciono, gvidata de Roman Mutin – studento de la unua lernojaro de la Iĵevska Ŝtata Universitato. La kunvenon partoprenis 12 gejunuloj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

(el la Balta Ondo)

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments