El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto Xi vizitos Ĉeĥion

| 2016-03-28
Bookmark and Share

 

    De la 28a ĝis 30a de marto ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtatan viziton al la Ĉeĥa Respubliko laŭ la invito de ĉeĥa prezidento Milos Zeman.

 

    Dume prezidanto Xi interparolos kun ĉeĥa prezidento Zeman, ĉeestos bonvenigan ceremonion, neoficialan vespermanĝon kaj bonvenigan bankedon, renkontiĝos kun ĉeĥa ĉefministro, prezidanto de la Senato, prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj kaj urbestro de Prago, kaj ĉeestos koncernajn komercajn kaj kulturajn aranĝojn.

 

    Ĉeĥio en la centro de Eŭropo estas grava lando laŭ "La Zono kaj Vojo" kaj unu el la investaj cellokoj de ĉinaj entreprenoj en la centra kaj orienta Eŭropo. La centra kaj orienta Eŭropo estas la portalo de la okcidenta etendiĝo de "La Zono kaj Vojo", kaj Ĉeĥio kaj aliaj centreŭropaj kaj orienteŭropaj landoj okupas gravajn lokojn en la iniciato de "La Zono kaj Vojo".

 

    En la lastaj jaroj bone disvolviĝis la rilatoj inter Ĉinio kaj Ĉeĥio. La vizito de prezidanto Xi al la lando estas la unua ŝtata vizito de ĉina prezidanto en 67 jaroj de post starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Tio estas ankaŭ lia unua vizito al lando en centra kaj orienta Eŭropo kaj lia unua vizito al Eŭropo en la kuranta jaro. La vojaĝo estas rigardata kiel grava diplomatia agado de Ĉinio en Eŭropo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments