El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

UK: pliaj programeroj rete mendeblaj

| 2016-03-28
Bookmark and Share


La junulara programo estos parto de 101-a Universala kongreso de Esperanto en Nitra, kiu okazos de la 23-a ĝis 30-a de julio 2016.
 

    En la reta mendilo de la 101-a Universala Kongreso aperis tri novaj proponoj ne menciitaj pli frue en la Dua Bulteno. Temas pri eroj de la Junulara Programo, kiu estos parte malferma al ĉiuj, sendepende de aĝo.

 

    La novaj proponoj estas: Vingustumado (lunde, 25-a de julio); Ekskurso al Bratislavo (merkrede, 27-a de julio – nur por junuloj*) kaj Verda Pikniko (merkrede, 27-a de julio).

 

    Por partopreni en tiuj programeroj necesas fari antaŭmendon per la reta mendilo (ekskursoj E10, D10 kaj D11). La ekskurso al Bratislavo celas nur junulojn; nur se restos liberaj lokoj, surloke oni malfermos aliĝadon por ĉiuj. Priskriboj de la novaj programeroj estas troveblaj en la retejo de LKK: http://www.nitra2016.sk/junulara-programo/

 

    Ĉiuj, kiuj jam aliĝis al la kongreso, povas ensaluti en la reta mendilo kaj tie elekti el la oferto de hoteloj kaj ekskursoj. Atentu, la lokoj rapide elĉerpiĝas! La mendilo estos malferma ĝis la 15-a de majo.

 

    En la venonta semajno finiĝos la dua aliĝperiodo. Tiuj, kiuj ne aliĝis al la kongreso, ankoraŭ povas profiti la pli favorajn kotizojn, kiuj validas ĝis la 31-a de marto. Post la plenigo de la aliĝilo oni pagu rekte al UEA aŭ pere de unu el la perantoj.

 

    * En ĉi tiu kazo temas pri personoj, kiuj naskiĝis post 1985-12-31.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

(el UEA)

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments