El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiom da homoj la Tero povas enteni?

| 2016-03-25
Bookmark and Share

 

    La loĝantaro sur nia planedo kalkuliĝas al pli ol 7,3 miliardoj. Laŭ prognozo de la Unuiĝintaj Nacioj la loĝantaro atingos 9,7 miliardojn en 2050, kaj la nombro superos 11 miliardojn en 2100. Do, teorie, kiom da homoj la Tero povas enteni?

 

    En la raporto de 2012 la Unuiĝintaj Nacioj resumis 65 malsamajn maksimumajn nombrojn de la loĝantaro, interalie la nombro de ok miliardoj estis plej multe subtenita. Tamen tiuj prognozoj estas bazitaj sur diversaj supozoj, kaj estas malfacile diri, kiu estas plej proksima al la fakto.

 

    Sciencistoj kredas, ke la decida faktoro de la maksimuma populacio estas, kian manieron de socia funkciado la homaro elektu. Se iuj aŭ ĉiuj elektos konsumi multajn resursojn, la maksimuma loĝantaro estos iom pli malgranda; se ĉiuj klopodos por redukti la konsumon, la Tero povos enteni pli da homoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments