El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pompas sakurfloroj

| 2016-03-25
Bookmark and Share

    Vintro foriris kaj printempo venas, kaj ĉiuj estaĵoj vekiĝis. Homoj eliras el domoj kaj aprezas sakurflorojn.

 

    La 10an de marto estis bona vetero post neĝo en Wuhan, ĉefurbo de Hubei-provinco en suda Ĉinio. Vizitantoj el diversaj lokoj aprezis sakurflorojn en Wuhan-a Universitato.

 

    La 6an de marto pompis milo da sakurfloroj en la Arbara Botanika Ĝardeno de Hunan-provinco en suda Ĉinio. La pejzaĝo altiris multe da vizitantoj. Ili registris la fabelan belecon per poŝtelefonoj kaj fotiloj.

 

    La 18an de marto sur Jiming-templa strato de Nankino, ĉefurbo de Jiangsu-provinco en sudorienta Ĉinio, lokaj civitanoj kaj turistoj aprezis sakurflorojn. La vetero varmiĝis, kaj sakurfloroj disfloris sur la du flankoj de la strato.

 

    La 14an de marto en Yuantongshan-parko de Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, oni aprezis sakurflorojn. Kunming kultivas sakurojn ekde Yuan-dinastio. Nun estas preskaŭ dek miloj da sakuroj en la urbo. Sakurfloroj en Yuantongshan-parko estas bone konata. Ĝi estas unu el la printempaj pejzaĝoj de la urbo.

 

    La 17an de februaro en la arbara parko de Fuzhou, ĉefurbo de Fujian-provinco en sudorienta Ĉinio, sakurfloroj estis en pompa disflorado. Jen la foto "rigarde de supre".

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments