El Popola Ĉinio>头条新闻>

Jarfine publikigota raporto pri sondado de malluma materio

| 2016-03-18
Bookmark and Share

 

    La 17an de marto Wukong, satelito de Ĉinio por sondado de malluma materio, estis transdonita al scienca organizo. Antaŭ tio teknikistoj estis testantaj ĝian funkciadon. En la ceremonio raportisto informiĝis, ke ĝi jam flugis 92 tagojn en orbito kaj rimarkis 460 milionojn da altenergiaj partikloj.

 

    Por serĉi malluman materion, Wukong, la unua satelito de Ĉinio por baza scienca esploro, estis lanĉita en la 17a de decembro lastjare. En la 17a de marto ĝia ĉefdezajnisto elmontris ĝian ekzamen-raporton: stabila estas ĝiaj tri-aksa pozo kaj normalaj estas kunportitaj komputiloj, tuttera lokotrova sistemo, efika ŝarĝo kaj komunikado inter la satelito... ĉiuj funkcioj de la sondilo montriĝas pli bonaj ol la dezajnaj."

 

    En orbito Wukong senlace serĉas. Ĝi sendis al la Tero 5,5 terabajtojn da donitaĵoj, rimarkis 460 milionojn da altenergiaj partikloj, kaj finis la skanadon super du trionoj da spaco. Nun esploristoj analizas la donitaĵojn kaj publikigos la rezulton en la jarfino.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments