Furoras A4-talio
Nun en Ĉinio furoras A4-talio precipe inter virinoj. Temoj pri A4-talio estas troveblaj en ĉiuj sociaj retejoj.
Kio estas A4-talio? Estas furoro, ke la talio estas larĝa malpli ol papero en la formato A4. Laŭ internacia normo la formato A4 estas 21×29,7 cm. Kompreneble oni komparas la talion ne kun la longo de la papero, sed kun ĝia larĝo. Tial la talio larĝa je malpli ol 21 cm estas nomata A4-talio.
Ĉinoj uzas "salikan talion" por priskribi sveltan virinon, dum okcidentanoj ofte uzas "malgrandan talion".
A4-talio estas nova kriterio de la bela staturo. La defiantoj plejparte estas junaj virinoj. Iuj diris, ke A4-talio estas porsana kaj atingebla celo. Iu diris: "Mi ne havas A4-talion, sed A5." Kia tipo estas via talio?
Ĉu vi ankoraŭ memoras la popularajn ludojn por montrado de bela staturo? Ni retrorigardu ilin.
Sinjorino metas siajn manojn malantaŭen en "preĝa" pozicio.
Umbilik-defio
Ovoj sur klavikloj
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat