El Popola Ĉinio>头条新闻>

Flugado de pavoj

| 2016-03-17
Bookmark and Share

    Laŭ raporto farita de boredpanda en marto, belaj pavoj kiel birdoj por elmontrado troviĝas en multaj zooj de la mondo. Per siaj buntaj longaj plumoj ili ĉiam allogas al si multajn vizitantojn.

 

    Tamen pro longa agado surtere, ili perdis flug-kapablon, kaj tre malmultaj homoj vidis flugadon de tiuj birdoj. 

 

    Laŭ raporto, pavoj flugas en la aero nur vizaĝe al danĝero, sed surprize iliaj longaj plumoj neniam malhelpas la flugadon. 

 

    Pavoj ne povas longe flugi. La rapido de ilia flugado povas atingi 16 km/hore. 

 

    Estas blua kaj verda pavoj. La verda, reĝino de birdoj, estas protektata en la unua klaso. Ili vivas ĉefe en Sudorienta Azio, Orientaj Hindioj, Barato, Birmo, Javo kaj aliaj lokoj de Sudazio. La blua kvankam originis el varma kaj humida loko, tamen povas travivi la vintron en la nordo; sed la verda ne povas elteni malvarman veteron. 

 

    Pavoj vivas ĉefe en sekaj areoj, kiaj sur duondezerta herbejo, en arbustoj kaj falfoliaj arbaroj, speciale ĉe akvo. Ili nestas surtere, sed ripozas sur arbo. Matene kaj vespere ili grupe serĉas manĝaĵojn en kampoj, prenante semojn, insektojn, fruktojn kaj malgrandajn reptiliojn kiel ĉefajn nutraĵojn. En la meza februaro ĉiujare ili kopulas, kaj inaj demetas 4-8 ovojn. 

 

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments