El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Komenciĝis fakultativaj Esperanto-kursoj en la Mezlernejo dependa de Tsinghua-Universitato

| 2016-03-16
Bookmark and Share


Prof. Li Weilun respondas demandojn.
 

    Posttagmeze de la 15-a de marto, en la Mezlernejo dependa de Tsinghua-Universitato aŭdiĝis vigla laŭtlegado de infanoj en Esperanto. Temis pri la unua Esperanto-lecionode Li Weilun, profesoro de la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, en la lernejo .

 


Kelkaj knabinoj kune ekzercas sin en prononcado.
 

    En la antaŭa semajno prof. Li Weilun donis al la mezlernejanoj de la 1-a kaj 2-a gradoj prelegon pri Esperanto. Multaj, kiu ĉeestis ĝin, elektis ĝuste Esperanton el inter diversaj fakultativaj kursoj. Por garantii la kvaliton de instruado kaj sufiĉe da interagoj dum la lecionoj, la mezlernejo volis limigi la nombron de lernantoj je malpli ol 30, sed en la unua leciono ĉeestis pli ol 30 geknaboj. Tiuj infanoj sidiĝis ĉe tabloj unu apud alia kaj sekvis la lecionon kun granda intereso. Dum 40 minutoj prof. Li Weilun instruis la alfabeton, la prononcadon kaj bazajn salutojn de Esperanton per diversaj amuzaj manieroj kiel ludoj kaj kantado. La lernantoj ekzercis sin sufiĉe multe, tiel ke ili povis ellerni la enhavon de la leciono.

 

    Por helpi infanojn akiri pli vastan perspektivon

 


Prof. Li Weilun dum leciono
 

    Demandite pri la kialo por komenci la Esperantajn lecionojn, s-ino Zhang Su, vicdirektorino de la Centro pri Administrado de Lernado kaj Esplorado de la mezlernejo, diris, ke per la okazigo de la Esperanto-lecionoj oni volas doni al infanoj pli da elekteblo en la fakultativaj kursoj, kaj helpi ilin akiri pli vastan perspektivon kaj pli bone kompreni diversajn kulturojn de la mondo.

 


Prof. Li Weilun kaj lernantoj en interago
 

    Estas informite, ke en la 1980-aj jaroj Wang Yingmin, vicdirektoro de la mezlernejo, lernis Esperanton en Esperanto-kurso de prof. Li Weilun. Pro tio la vicdirektoro ĝis hodiaŭ daŭre simpatias kun Esperanto kaj deziras, ke infanoj de la mezlernejo povu konatiĝi kun la lingvo. Estas atendate, ke la novaj kursoj de la mezlernejo donos grandan influon al la disvastigo de Esperanto inter junaj ĉinoj.

 


S-ro USUI Hiroyuki dum leciono
 
 
    Ĉi-foje komenciĝis du apartaj kursoj por mezlernejanoj kaj bazlernejanoj. Ili ambaŭ daŭros dum kvar monatoj kaj entute okazos 15 lecionoj. En la kurso por mezlernejanoj instruas prof. Li Weilun, fama Esperanto-instruisto en Ĉinio. En tiu por bazlernejanoj instruas s-ro USUI Hiroyuki, redaktoro de El Popola Ĉinio kaj membro de la Akademio de Esperanto.

 


Dum paŭzo geknaboj starigas demandojn.
 

    La Mezlernejo dependa de Tsinghua-Universitato havas la historion de 101 jaroj. Ĝi fondiĝis en 1915 kiel Chengzhi-Lernejo. Siatempe estis lernanto de tiu ĉi lernejo Chen-Ning Franklin Yang, laŭreato de la Nobel-premio pri fiziko en 1957.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments