2016-Printempa Agado en Internacia Esperanto-Arbaro en Zaozhuang, orienta Ĉinio
Teksto de Sun Minxiao
Fotoj de Zhang Guoqing
La 12-an de marto, Tago de Arbo-plantado, 30 esperantistoj el la Shandong-a Esperanta Junulara Organizo, la Esperanto-Asocio de la Zaozhuang-a Universitato, la Esperanto-Societo de la Zaozhuang-a Profesia Instituto kaj la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio vizitis Internacian Esperanto-Arbaron en la urbo Zaozhuang por planti arbojn kaj starigi novajn tabulojn por la arbaro. La partoprenantoj plantis la arbojn, kiujn oni dividis en kelkajn partojn kaj nomis ilin Arbaro por Esperanto-Muzeo en la Zaozhuang-a Universitato kaj Arbaroj por Bakin, Ĵelezo, Laǔlum kaj L. L. Zamenhof.
S-ro SASAKI Teruhiro, eksa prezidanto de KAEM, kaj s-ro Semio, vicĝenerala sekretario de ĈEL, partoprenis en la aktivado.
Kunfotado antaŭ la tabulo Arbaro por Espera Stelo
Kunfotado antaŭ la tabulo Arbaro por E-Organizo
Kunfotado antaŭ la tabulo Arbaro por Esperantistoj
Kunfotado antaŭ la tabulo Arbaro por L. L. Zamenhof
Kunfotado antaŭ la tabulo Internacia Arbaro por Amikeco
Laborantoj de Esperanto-Muzeo kunfotiĝas antaŭ la Arbo por Esperanto-Muzeo
Kunfotado de la partoprenantaro de la aktivado
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat