El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio: pozitiva ŝanĝiĝo en regado de aerpoluo

| 2016-03-11
Bookmark and Share

 

    La 11an de marto en la gazetara konferenco de la kvara sesio de la 12a Tutlanda Popola Kongreso, la ministro pri mediprotekto Chen Jining respondis demandojn rilatajn al la temo "fortigo de ekologia mediprotekto".

 

    Al la demando, ĉu la aerkvalito en Ĉinio boniĝis pasintjare, Chen respondis per tri donitaĵoj pri bonaeraj tagoj, aeropoluitaj tagoj kaj jara kvanto de PM2,5 (partikla materio kies diametro estas malpli ol 2,5 mikronoj aŭ egalas al 2,5 mikronoj).

 

    "Pasintjare en 74 urboj, kiuj plenumis novajn aerkvalitajn normojn, la averaĝa denseco de PM2,5 kalkuliĝis al 55 mikrogramoj en ĉiu kubmetro, je 14,1% malpli multe ol en la antaŭa jaro. Ankaŭ la Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio de Usono rimarkis la redukton de partikla materio en orienta kaj meza Ĉinio", diris Chen. La tri normoj pozitive ŝanĝiĝis, kaj oni povas vidi evidentan pliboniĝon.

 

    "Estas malofta tia progreso en ekonomia disvolvado, urbanizado kaj industriigo," emfazis Chen. "Kompare kun evoluintaj landoj, la aeropoluaj problemoj de acidpluvo, unufoja malpurigaĵo, sulfura dioksido, nitrogena oksido en Ĉinio estas pritraktata pli frue kaj pli bone." Chen kredis, ke la regado de aerpoluo atingos pli bonan rezulton, kaj la disvolvado estos pli verda.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments