El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina ŝipo helpis la aŭstralian antarkt-stacion

| 2016-03-10
Bookmark and Share

 

    La 8an de marto la ĉina scienc-esplora ŝipo Xuelong atingis la aŭstralian stacion Davis en Antarkto por forporti du aŭstraliajn sciencistojn, kiuj restis tie pro la grundado de la aŭstralia ŝipo Aŭroro, kaj pli ol 50 valorajn specimenojn. Estis la tria fojo, ke la ĉina teamo helpis la aŭstraliajn kolegojn.

 

    La 21an de februaro la ŝipo Xuelong ekveturis al la aŭstralia stacio Casey por transporti al ĝi materialojn. La 15an de januaro polusa fiks-ala aviadilo Xueying-601, la unua tiuspeca aviadilo de Ĉinio, helpis la aŭstralian ekspedicion transporti al Casey-stacio kadavron de unu el ĝiaj membroj el Davis-stacio.

 

    "Dum la esplorado en Antarkto estas tre ofta kunlaboro inter teamoj de diversaj landoj en traktado de malfaciloj. Ĉinio kaj Aŭstralio havas tradician kunlaboron dum esploro en Antarkto, kaj ankaŭ la lasta multajn fojojn helpis Ĉinion." Qin Weiliang, estro de la 32a ĉina ekspedicio al Antarkto, diris, ke en la lastaj jaroj, kun altiĝo de la kapablo en esplorado fortiĝis la rolo kaj pozicio de Ĉinio en la duflanka kunlaboro, kaj pro tio estos pli vasta kaj profunda la kunlaboro inter Ĉinio kaj ekspedicioj de ĉefaj landoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments