El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Pli ol 170 kursanoj ĉe Lingvo-Studio en Budapeŝto

| 2016-03-08
Bookmark and Share

 

    La nova jaro portis sukceson kaj ĝojigan rezulton por nia budapeŝta lingvolernejo Lingvo-Studio. En la unuaj du monatoj finiĝis tri Esperanto-kursoj kaj startis kvar novaj, ĉiuj po 14 lernantoj! Kun la pli frue komencitaj grupoj do en la klasĉambraj kursoj studas nun ĉe ni pli ol 70 homoj!

 

    Simile sukcese startis la jaro ankaŭ ĉe la interreta lernejo. Ĉe Lingvo-Studio ni funkciigas PAGAN interretan Esperanto-kurson ("Lernu" estas iom simila al nia kurso), en tiu ĉi jaro aliĝis al ĝi kromaj 114 lernantoj, do en tiu ĉi jaro - dum la unuaj du monatoj - komencis lerni Esperanton ĉe ni entute ĉirkaŭ 170 homoj!

 

    Lingvo-Studio estas unu el la plej grandaj lingvolernejoj en Esperantujo. La instruado okazas en tri lernoĉambroj en la Budapeŝta Esperanto-Centro, situanta en la centro de la urbo, tuj apud la metrostacio Klinikák. En la Lernejo laboras 4-5 instruistoj laŭ kontraktoj. La kursoj okazas en la vesperaj horoj.

 

    En la lernejo ni uzas propre verkitan kaj eldonitan, (ĉu plej?) kompleksan instru-pakaĵon kun lernolibro de Szilvási, ekzerco-kajero, sonmaterialoj, komputila ekzerco-programo, interreta ekzerca programo, hejmtasko-folioj, krucvortenigmo, videaj filmetoj, muziktekstoj, ktp.

 

    Novaĵo, ke en februaro ni lanĉis ankaŭ novtipan grupon: 2-3 monata SENPAGA kurseto por refreŝigi la lingvo-scion por tiuj niaj eksaj kursanoj, kiuj pli frue jam sukcese pasis la lingvoekzamenon. La kurseto estas tre bonetosa, kaj ĝi donas la esperon enigi la grupanojn en la Esperanto-movadon...

 

    Sukceso de nia lernejo estas dankenda ĉefe al niaj instruistoj, kiuj faras sian laboron en alta profesia nivelo: Baloghné Fodor Éva, Berényi Csilla, Nagy Márk, Sz. Horváth Kata, Tóth Mária, Tötösné Gados Zsuzsa kaj aliaj.

 

    Retejo de niaj lingvokursoj (klaku tie al la verda eo-flago): http://www.eszperanto-tanfolyam.hu

 

Szilvási László

(el Ret-Info)

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments