El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ok fokusaj temoj dum la du sesioj de Ĉinio

| 2016-03-01
Bookmark and Share


Raportistoj en gazetara konferenco (dokumenta foto)
 

    Baldaŭ inaŭguriĝos la 4-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj la 4-a Sesio de la 12-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). Laŭ raportisto jenaj temoj estos atentataj dum la du sesioj.

 

    La Dektria Kvin-jara Plano

 

    La 5-a Plena Sesio de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio aprobis la Proponon de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri Ellaboro de la Dektria Kvin-jara Plano por Disvolvo de la Nacia Ekonomio kaj Socio, kiu difinas la direkton de disvolvo de Ĉinio en la venontaj kvin jaroj. Kiel plenumi la disvolvan ideon pri renovigo, kunordigo, mediprotekto, malfermeco kaj divido? Kiel garantii mez- kaj altrapidan kreskadon de la ĉina ekonomio, ĝeneralan altigon de vivkondiĉoj kaj vivkvalito de la popolo, grandan progreson de la reg-sistemo kaj reg-kapablo de la ŝtato? Kiel praktiki la politikojn de la Centra Komitato de KPĈ por plenumi en la difinita tempo la strategian taskon ĉiuflanke konstrui la bonhavan socion? Respondojn pri tiuj demandoj oni povos ricevi en la du sesioj.

 

    Forigo de malriĉeco

 

    Bonfarto de la kamparo, speciale de malriĉaj regionoj, estas nemankigebla por la ĉiuflanka bonhava socio. Kiun oni devas helpi en la estonteco? Kiu helpos kaj kiel helpi? Ni serĉos rilatajn respondojn en la du sesioj.

 

    Reformo de flank-provizado

 

    Antaŭenpuŝi la reformon de flank-provizado estas grava renovigo por adaptiĝo kaj enkonduko de la nova normalo de la ekonomia disvolvo. Dum la du sesioj TPK-reprezentantoj kaj ĈPPIK-membroj prezentos siajn proponojn pri antaŭenpuŝo de tiu reformo.

 

    "La Zono kaj Vojo"

 

    Post prezento de la propono pri "La Zono kaj Vojo", pli ol 60 koncernaj landoj pozitive partoprenas en tiu projekto. La ideo kune konsiliĝi, konstrui kaj ĝui por paca kaj kuna disvolvo vekis vastan resonon de tiuj landoj. Kiel plu longigi "La Zonon kaj Vojon" kaj profundigi ĝian influon? La du sesioj starigos gravan platformon por kolekti saĝon de popolamasoj.

 

    Revizio de la Leĝo pri Filantropio

 

    La 27-an de decembro 2015 la 18-a kunveno de la Konstanta Komitato de la 12-a TPK voĉdone aprobis la proponon de la projekto de la Leĝo pri Filantropio prezentitan de TPK. Ĉu oni revizios tiun leĝon en la venonta sesio de TPK? Kiel ĝi gvidos kaj garantios sanan disvolvon de la filantropiaj aferoj? Tiuj demandoj estas atendataj de la socio.

 

    Reformo de juĝ-sistemo

 

    2016 estas la jaro de profundigo de la reformo de juĝ-sistemo. Plejparto de la taskoj aranĝitaj en la 3-a kaj la 4-a sesioj de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ devas esti plenumitaj en tiu ĉi kaj la venonta jaroj. Kiel diversnivelaj instancoj de justico faros mobilizon kaj rilatajn aranĝojn por plenumi en la difinita tempo la taskon de reformado por ke popolanoj plej frue ĝuu rezultojn de reformado? Por ricevi rilatajn respondojn oni devas atenti raporton de la Plejsupera Popola Juĝejo kaj tiun de la Plejsupera Popola Prokurorejo.

 

    Verda disvolvo

 

    Estas serioza fumnebulo, eluzita akvo kaj aliaj problemoj pri poluado. Ĉinaj popolanoj deziras la bluan ĉielon longtempan ne nur dum okazo de la Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de APEK kaj dum la parado sur la placo Tian'anmen. Ĉu estos videblaj pli multaj verdaĵoj en kaj ekster la kongresejo de la ĉi-jaraj du sesioj? Oni esperas, ke TPK-reprezentantoj kaj ĈPPIK-membroj prezentos siajn proponojn por verdigi la tutan landon.

 

    Kontraŭkoruptado per sistemo

 

    Kiel Ĉinio persistos en ĉiuflanka, serioza kaj laŭregula regado de la partio, profunde antaŭenpuŝos konstruadon de la honesta kaj pura partio kaj kontraŭkoruptan batalon en 2016? Kiel firmigi la rezultojn de la batalo kontraŭ koruptado, perfektigi longtempan sistemon por plibonigi partian stilon, kaj penadi por starigi rilatan sistemon por ke kadroj ne kuraĝu, ne povu kaj ne volu koruptadon?

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments