El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekino fariĝis la monda ĉefurbo de miliarduloj

| 2016-02-26
Bookmark and Share


Pekino en nokto.
 

    Laŭ Hurun-Raporto, Pekino jam fariĝis la monda ĉefurbo de miliarduloj, anstataŭante Nov-Jorkon. Loĝas en Pekino 100 miliarduloj, je 5 personoj pli multe ol tiuj en Nov-Jorko, kun aktivoj de pli ol miliardo da usonaj dolaroj. "Kvankam malrapide kreskas la ekonomio kaj malbone fartas la borsmerkato, en Ĉinio ankoraŭ naskiĝas la plej multaj miliarduloj," diris Rupert Hoogewerf, prezidanto kaj ĉefa enketisto de Hurun-Raporto.

 


Wang Jianlin (maldekstre) kaj Ma Yun
 

    La raporto publikigita antaŭ kelkaj monatoj montras, ke la nombro de la ĉinaj miliarduloj jam superis tiun de la usonaj. La ĉi-foja raporto plue reflektas la kapablon de ĉinaj elitoj por gajni monon. Nur en la pasinta jaro pliiĝis en Pekino 32 miliarduloj, sed la ekvivalenta nombro en Nov-Jorko estas nur 4.

 

    Moskvo, Hongkongo kaj Ŝanhajo estas respektive en la tria, kvara kaj kvina lokoj, kun la nombroj de miliarduloj je 66, 64 kaj 50. Laŭ statistikoj de Hurun, en la nomlisto de la unuaj cent miliarduloj, la 21-an lokon okupas la plej riĉa ĉino Wang Jianlin. Plie, Ma Yun, Zong Qinghou kaj prezidantoj de interretaj kompanioj Mi, Tencent kaj Baidu sin trovas en la listo. Atentinde, ke Ĉinio havas la plej multe da virinaj miliarduloj, kiuj komencis sian karieron de nulo. El la 124 virinaj miliarduloj en la nomlisto, 93 venas de la ĉina ĉeftero kaj Hongkongo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments