El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lucy Liu ricevis la premion Artisto en 2016 donitan de la Harvard-a Universitato

| 2016-02-26
Bookmark and Share


Lucy Liu ricevis la premion Artisto en 2016 donitan de la Harvard-a Universitato
 

    Lastatempe ĉindevena usona aktorino Lucy Liu ricevis la premion Artisto en 2016 donitan de la Fondaĵo de la Harvard-a Universitato. Liu estas konata de usonaj spektantoj pro sia partopreno en la filmoj Kill Bill kaj Charlie's Angels kaj estas ŝatata de ili pro la televid-filmo Elementary, en kiu ŝi aktoris. Krom okupiĝi pri aktorado, Liu servis kiel ambasadoro de la Infana Fondaĵo de UN. La Fondaĵo de la Harvard-a Universitato donis al ŝi tiun premion ne nur pro ŝiaj atingoj en aktorado, sed ankaŭ pro ŝia penado por diskonigi al la mondo malfacilojn de virinoj kaj infanoj en forlasitaj regionoj de la mondo.

 

    Tiun premion iam ricevis Matt Damon, Denzel Washington kaj aliaj famaj aktoroj.

 

    Lucy Liu naskiĝis en la distrikto Queens de Nov-Jorko la 2-an de decembro 1968 kaj diplomiĝis el la fako pri aziaj lingvoj kaj kulturoj de la Universitato de Michigan. Ekde 1990 ŝi aktoras. En 2000, Lucy Liu, Cameron Diaz kaj Drew Barrymore kune laboris en Charlie's Angels. En 2003, Liu ricevis la MTV-an Filman Premion por la plej bona kanajlo pro sia ludado en Kill Bill. En 2013 ŝi estis enlistigita kiel kandidato por la premio Ora Elefanto de Oskaro. En aprilo 2014 Lucy Liu, Hugh Jackman kaj Jonathan Groff kune anoncis la nomumitajn kanditatojn por la 68-a Tony-a Premio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments