El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinoj fariĝis la kvara plejmulto de la turistoj en Svislando

| 2016-02-26
Bookmark and Share

 

    La 23an de februaro la Federacia Statistika Oficejo de Svislando publikigis freŝajn statistikajn donitaĵojn. En 2015 la nombro de vojaĝantoj el la ĉina ĉeftero, kiuj tranoktis en svisaj hoteloj, kreskis je 33,3%, kaj tiel Ĉinio unuafoje fariĝis la kvara plej granda fonto de turistoj por Svislando, tuj post Germanio, Usono kaj Britio.

 

    La donitaĵoj montras, ke en 2010 entute 477 miloj da vojaĝantoj el la ĉina ĉeftero tranoktis en svisaj hoteloj, kaj en 2015 la nombro atingis 1 378 milojn. Kontraste, la nombro de eŭropaj vojaĝantoj, kiuj tranoktis tie, malkreskis. En 2015, entute 11,8 milionoj da eŭropaj vojaĝantoj tranoktis tie, je 9,3% malpli multe ol en la antaŭa jaro, kaj tio estis la plej malgranda nombro de post 1958.

 

    Proparolanto de la Turisma Administracio de Svislando diris, ke antaŭe ĉinaj turistoj plejparte vizitis Svislandon por ĝui la gvidosignajn pejzaĝojn, sed nun ili ŝatas ankaŭ skiadon kaj aliajn vintrajn sportojn. La vizito de ĉinoj en vintro fariĝis la nova punkto de loka turisma kresko. Oni analizis, ke tranokto en altklasaj hoteloj kaj praktiko de vintraj sportoj montras, ke la ĉinaj vojaĝantoj turniĝas al libertempa pasigo. La forta konsumkapablo de ĉinoj nepre kreos novajn komercajn oportunojn en turismaj cellokoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments