El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fiŝoj liberigitaj en Daming-lagon

| 2016-02-24
Bookmark and Share


Pli ol mil fiŝoj estis liberigitaj en Daming-lagon la 22-a de februaro.
 

    La 22-an de februaro multaj urbanoj de Jinan, ĉefurbo de Shandong-provinco en orienta Ĉinio, iris al la suda bordo de Daming-lago. Tie ili aĉetis karpojn kaj karasojn kontraŭ 9 juanoj po kilogramo kaj poste ilin liberigis en la lagon.

 

    Ĉiu-jare, en la unua kaj la dekkvina tagoj de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro, centoj da urbanoj iras al Daming-lago por liberigi fiŝojn. Por liveri oportunon al tiuj homoj, fiŝ-vendistoj surloke vendas fiŝojn je favora prezo.

 


Pli ol mil fiŝoj estis liberigitaj en Daming-lagon la 22-a de februaro.
 

    La fiŝ-aĉetantoj plejparte estas mezaĝaj kaj maljunaj virinoj. Ilia elspezo por fiŝ-aĉeto estas inter 200 kaj 1 000 juanoj. En Daming-lago viglas ne nur karpoj, karasoj kaj misgurnoj, sed ankaŭ testudoj kaj trioniksoj. Ĉiu-monate ĉirkaŭ 20 mil fiŝoj, kiuj kune pezas pli ol 5 000 kilogramojn, estas liberigitaj en la lagon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments