El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj turistoj kontribuis por revigligo de la monda ekonomio

| 2016-02-23
Bookmark and Share

 

    Dum la feriaj tagoj de la ĵus pasinta Printempa Festo amaso da ĉinoj vojaĝis eksterlanden. Laŭ antaŭkalkulo de la Ĉina Instituto pri Turismo kaj la turisma retejo Xiecheng, dum la Printempa Festo 5.7-6 milionoj da ĉinoj vojaĝis eksterlanden kun elspezo de 90 miliardoj da juanoj. Do sendube ili kontribuis por revigligo de la monda ekonomio. Dume la mondo atendas, ke ĉinaj turistoj alportu pli multan movforton por ekonomia kreskado.

 

    Dum la Printempa Festo aĉetado estas la plej granda elspezo de ĉinaj turistoj eksterlande.

 

    Vendsumo de la superbazaro Lotte Mart en Seulo kreskis je 106.9% kompare kun la sama periodo de 2015

 

    Laŭ statistiko de la Korea Turisma Organizo, de la 7-a ĝis la 13-a de februaro la nombro de ĉinaj turistoj en Sudkoreio atingis 157 mil, kun la kresko de 18.7% kompare kun la sama periodo de 2015. La vendosumo de la magazeno Lotte al ĉinaj turistoj kreskis je 53% kompare kun la sama periodo de 2015, tiu de la magazeno Hyundai en Apgujeongdong kaj tiu de la Komerca Centro kreskis je 51.3% respektive, kaj tiu de la magazeno Nova Mondo je 60%. Krome, multe pliiĝis ankaŭ la vendosumo de grandaj superbazaroj vizititaj de ĉinaj turistoj, ekzemple la vendosumo de la superbazaro Lotte Mart en Seulo kreskis je 106.9% rilate al la sama periodo de 2015.

 

    Ĉinaj turistoj pokape elspezis 5 400 eŭrojn en Francio

 

    En la magazeno Galeries Lafayette sur la strato Ottoman de Parizo, laborantino Fan diris, ke kvankam aziaj klientoj iom malmultiĝis pro la terorisma evento okazinta en la pasinta novembro, ĉinaj turistoj estas ĉefaj konsumantoj de la magazeno dum la Printempa Festo. Ili ofte enviciĝis ĉe vendejoj de luksaĵoj.

 

    Laŭ donitaĵoj el UnionPay Internacia, la operacia kvanto per kartoj de UnionPay en Francio grandiĝis je 30% en 2015 kompare kun tiu en 2014. La franca ĵurnalo Le Figaro raportis, ke en 2014 Francio estis la lando de Eŭropo kun plej multo da ĉinaj turistoj, kiuj pagis per kartoj de UnionPay. La franca turisma agentejo Atout France asertis antaŭ du jaroj, ke ĉinaj turistoj en Francio pokape elspezis 5 400 eŭrojn, 47% de tiu sumo en aĉetado.

 

    300 miloj da ĉinaj turistoj kreis por Tajlando monprofiton de 15 miliardoj da tajaj bahtoj

 

    Laŭ antaŭkalkulo de la Turisma Administracio de Tajlando, de la 6-a ĝis la 14-a de tiu ĉi monato miliono da turistoj vizitis Tajlandon. Ilia nombro kreskis je 19% kompare kun la sama periodo de 2015. La turisma enspezo de la lando atingis 29 miliardojn da tajaj bahtoj, kun la kresko de 32% kompare kun la sama periodo de 2015. Plejparto de la enspezo venas de ĉinaj turistoj, kiuj vizitis Tajlandon dum la Printempa Festo. Sinjorino Xisuda, vicdirektoro de la Turisma Administracio de Tajlando kaj respondeculo pri merkato en Azio kaj suda Pacifiko, diris antaŭ la Printempa Festo, ke la nombro de ĉinaj turistoj en Tajlando dum tiu periodo espereble devus atingi 300 mil kaj ili profitigus la landon je 15 miliardoj da tajaj bahtoj.  

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments