El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ventolaj koridoroj konstruotaj por forblovi nebulon

| 2016-02-22
Bookmark and Share

 

    Por ke venteto enblovu Pekinon senbare de altaj konstruaĵoj, Pekino planas malfermi kvin unuaklasajn ventolajn koridorojn larĝajn je pli ol 500 metroj kaj pli ol dek duaklasajn koridorojn larĝajn je pli ol 80 metroj, kiuj kune formos kompletan reton de ventolaj koridoroj. Tion anoncis la Pekina Municipa Komisiono pri Urba Planado en la 19a de februaro.

 

    Ne estos altaj konstruaĵoj en la ventolaj koridoroj

 

    Kial Pekino malfermos la ventolajn koridorojn? La koridoro ĝenerale kunligas vastajn kaj liberajn spacojn, ekzemple ĉefaj ŝoseoj, kunligitaj parkoj kaj verdejoj, spaco antaŭ konstruaĵoj kaj malalta konstruaĵaro, kaj ĝi kutime etendiĝas laŭ la ventodirekto. Laŭ multaj studoj ventola koridoro estas rigardata kiel unu el la rimedoj por mildigi la varman insul-efekton en urbo kaj forblovi nebulon.

 

    La kvin unuaklasaj koridoroj estas la kvin vertikalaj linioj laŭ la urba divido. Krome, Pekino starigos pli ol dek duaklasajn koridorojn larĝajn je 80 metroj. Estonte la urbo eble konstruos triaklasajn koridorojn por fine formi kompletan reton de ventolaj koridoroj. En la koridoroj altaj konstruaĵoj estos strikte limigitaj kaj preskaŭ ne estos.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments