El Popola Ĉinio>头条新闻>

Denove venas al ni la Lanterna Festo

| 2016-02-22
Bookmark and Share


Drak-dancado sur malnova strato de la urbo Huangshan en la provinco Anhui, suda Ĉinio
 

    Ĉi-jare la 22-a de februaro estas la tradicia Lanterna Festo de Ĉinio. Kiel tradicia festo de la lando, ĝi havas historion de pli ol 2 000 jaroj. La dekkvina nokto de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro (normale du monatoj post la Kristnasko) estas la unua plenluna nokto de la jaro kaj ankaŭ komenco de la printempo, tiel ke festi tiun nokton estas ankaŭ parto de la celebrado de la nova printempo. Kaj, post kiam la popolanoj pasigas la Lanternan Feston, la Printempa Festo venas al la fino. Laŭ naciaj tradicioj de Ĉinio, en la Lanterna Festo ĉiuj familioj lumigas lanternojn, manĝas farĉitajn pastobuletojn el glueca riz-faruno, sin amuzas per rigardado de lanternoj, eksplodigo de petardoj kaj krakfajraĵoj.

 


Leon-dancado sur malnova strato de la urbo Huangshan en la provinco Anhui, suda Ĉinio
 


Knabino provas diveni la lantern-enigmon en la Muzeo de Interna Mongolio, norda Ĉinio.
 


Kamparanoj ludas drak-lanternon en la urbeto Taiping sub la urbo Nanchang de la provinco Jiangxi, suda Ĉinio.
 


Festa ornamaĵo por la antikva urbomuro de la urbo Zhangjiakou en la provinco Hebei, norda Ĉinio
 


Spektado de lanternoj en la gubernio Longde de la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono en okcidenta Ĉinio.
 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments