El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Arbo de Bonkoreco" en Ŝanhajo

| 2016-02-19
Bookmark and Share


"Arbo de Bonkreco" en Ŝanjajo
 

    La 17-an de februaro en Qibao-gubernio de Ŝanhajo oni trovis, ke sur arbo estas pendigataj vintraj vestoj. Laŭ informo, iu bonkorulo pendigis sur ĝi vestojn neuzatajn por helpi homojn, al kiuj mankas varmigaj vestoj. Tiamaniere li celas transdoni la ideon de bonkora interhelpo. Eksciinte la aferon multaj ŝanhajanoj esprimis laŭdon, opiniante, ke ĉi tiu ago povas protekti la dignon de la homoj kiuj bezonas vestojn, pro tio, ke ili povas preni la vestojn ne atentite de aliaj. La ideo "Arbo de Bonkoreco"estas tre kortuŝa.

 


"Muro de Bonkoreco" en Irano
 

    Tiu maniero por doni bonkorecon aperis unuafoje en Irano, en la formo de "Muro de Bonkoreco". Oni pendigis vestojn sur muro por helpi senhejmulojn. La muro rapide populariĝis en la tuta mondo kaj estas nomata "la muro plej kortuŝanta la mondon". Ekde la lasta jaro, aperis ankaŭ en Ĉinio multaj muroj de bonkoreco.

 

    La ŝanhaja bonkorulo esperas, ke la arbo ekzistos longtempe kaj konstante. Pri tio la loka registaro respondis, ke ili kiel eble plej frue aranĝos pli taŭgan lokon por daŭrigi la bonkorecon.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments