El Popola Ĉinio>Esperantujo>

La franca Esperanto-kastelo Grésillon invitas vin lerni kaj ferii

| 2016-02-18
Bookmark and Share


La kastelo Greziljono (france: Château de Grésillon; ankaŭ ofte esperantigata kiel Grezijono) situas 250 km sudokcidente de Parizo, Francujo. La senprofitcela kooperativo "Kulturdomo de Esperanto" fondita en 1951 de Henri Micard, posedas la kastelon kun 18-hektara parko (0,18 kvadrata kilometro). La kastelon vizitas ofte lernantoj de Esperanto el la tuta mondo, precipe dum la somero kaj la francaj lernejaj ferioj.

 

    Jen la ĉi-jara plano:

 

    2016-apr-08/16 : PRINTEMPaS, intensivaj kursoj kaj KER-ekzamenoj (B1, B2, C1)

PRINTEMPaS : intensivaj kursoj kaj ekzamenoj 2016

Kurso kun Radojica, Christophe aŭ Marion (2016-apr-08/16)

KAJ/AŬ

Trapasu internacian Esperanto-ekzamenon (2016-apr-16)

(http://gresillon.org/spip.php?rubrique20&lang=eo)

 

    2016-apr-20/24 : Korusa renkonto de Interkant' kaj verkad-ateliero Krajon'-Ankro

Interkant', la Esperanto-koruso

Renkonto de Interkant'

Korusa kantado kaj individuaj aktivaĵoj

Krajon'-Ankro, verki sian propran viv-sperton

de merkredo, 20a de aprilo 2016 je 18h ĝis dimanĉo, 24a de aprilo je 16h

(http://gresillon.org/spip.php?rubrique17&lang=eo)

 

    2016-jun-12/17 : La Luaro laŭ la vortoj, turisma semajno laŭ verkistoj

La Luaro laŭ fluo de la vortoj (2016-jun-12/17)

Gloraj verkistoj kaj la kasteloj de la Luaro,

de dimanĉo, 12-a de junio, 18a horo ĝis vendredo, 17a de junio 2016, 10a horo

(http://gresillon.org/spip.php?rubrique29&lang=eo)

 

    2016-jul-04/15 : Dektaga kurso pri la esprimo de la tempo en Esperanto

10-taga E-kurso kaj interŝanĝoj (2016-jul-04/15)

Dektaga Esperanto-kurso

de lundo, 4-a de julio, posttagmeze ĝis vendredo, 15-a de julio 2016, tagmeze

Interŝanĝoj de scioj kaj de scipovoj

kun spirito RERS kaj LIS

laŭ viaj diversaj proponoj de aktivaĵoj por ĉiuj aĝoj

de lundo, 4-a de julio, posttagmeze ĝis lundo, 11-a de julio 2016, tagmeze

(aŭ ĝis la 15-a de julio por viziti la Luar-kastelojn)

(http://gresillon.org/spip.php?rubrique30&lang=eo)

 

    2016-aŭg-06/13 : SOMERAS, la Esperanto-studad-semajno post FESTO

SOMERAS, Eo-studad-semajno (2016-aŭg-06/13/15)

SOMERAS, la Esperanto-studad-semajno post FESTO

5 Esperanto-kursoj kaj interesaj aktivaĵoj

de sabato, 6-a de aŭgusto, posttagmeze ĝis sabato, 13-a de aŭgusto 2016, tagmeze

opcie :

Tuttaga ekskurso, dimanĉon, 14-an de aŭgusto 2016

(http://gresillon.org/spip.php?rubrique31&lang=eo)

 

    2016-aŭg-21/28 : Festa semajno por infanoj, adoleskantoj kaj familioj

Infanoj kaj familioj (2016-aŭg-21/28)

6a Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj,

familioj, eĉ kun beboj, gekuzoj kaj geavoj

de dimanĉo 21-a ĝis dimanĉo 28-a de aŭgusto 2016

Ludoj, banado, manlaboroj, sporto, muziko kaj E-kursoj

(http://gresillon.org/spip.php?rubrique32&lang=eo)

 

Kontakto: kastelo@gresillon.org, +33-2.41.89.10.34,
http://gresillon.org/spip.php?article111&lang=eo

 

Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments