El Popola Ĉinio>头条新闻>

Esploro raportas: pli ol 4 miliardoj da homoj suferas de akvomanko

| 2016-02-18
Bookmark and Share


Seka grundo en Etiopio (Foto el retejo de UN)
 

    Fremdlanda amaskomunikilo raportis en la 18-a de februaro, ke pli ol 4 miliardoj da homoj en la mondo suferas de akvomanko dum almenaŭ unu monato ĉiu-jare. Ili konsistigas du trionojn de la tutmonda loĝantaro. Tio montras, ke la problemo pri akvomanko estas pli grava ol antaŭvidite.

 

    Lastatempe la usona gazeto Progress in Sciences aperigis novan raporton pri monata analizo de akvomanko.

 

    La raporto asertas, ke ĉirkaŭ 500 milionoj da homoj en la mondo foruzis duoblon da akvo provizita de loka pluvo dum la tuta jaro. Tio signifas, ke vivekzisto de multaj homoj alvizaĝas krizon pro rapida malleviĝo de la nivelo de subtera akvo.

 

    Kelkaj esplor-raportoj donis la antaŭkalkulon, ke en la mondo estas 1.7-3.1 miliardoj da homoj, kiuj suferas de akvomanko. La plej nova esploro montras, ke pli ol 4 miliardoj da homoj en la mondo suferas de akvomanko dum almenaŭ unu monato ĉiu-jare. La problemo pri akvomanko estas pli serioza ol antaŭvidite. Sekve de senĉesa kreskado de la nombro de la loĝantoj kaj pliiĝo de akvokonsumado, akvomanko iĝas pli kaj pli serioza.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments