Printempa Festo kaj Karnavalo: samtempaj festoj en Brazilo kaj Ĉinio
Por unua fojo mi vizitis eksterlandon ekde mia alveno en Ĉinio, en oktobro 2015. Mi iris al Pollando pro studsesio en la universitato, kaj la sekva semajno estis feritago pro la Printempa Festo. Mi jam estis meze de la vojo inter Ĉinio kaj Brazilo, do mi profitis la okazon por viziti mian familion kaj ĝui karnavalon.
Studentoj kaj prelegantoj pri Interlingvistiko en Poznano
Mia reveno al Eŭropo, kaj sekve al Brazilo, montris al mi tio, ke mi ĉiniĝis multe pli ol mi povus supozi: alveninta en Pollando, mi bezonis transiri la straton, do mi faris kiel ĉino: iris ĝis la mezo de la strato kaj haltis por atendi aŭton preterpasi min, kaj mi surpriziĝis kiam la aŭto haltis kaj la ŝoforo atendis min fini mian transiron. Mi ankaŭ surpriziĝis okaze de mia alveno en la universitato, ĉar amikino salutis min per brakumo. Tiuj kutimoj estis parto de mia ĉiutaga vivo dum 31 jaroj, tamen ĉi foje mi sentis ilin fremdaj!
Cetere mi antaŭe taksis efikajn la transportsistemojn en Germanio kaj Pollando: ŝildoj kaj mapoj detale klarigas al la pasaĝero la itineron, estas hortabeloj, la veturilo alvenas akurate... Ĉi foje mia impreso estis alia: mi veturis al la malĝusta direkto en Berlina metroo kaj nur post du stacioj sukcesis kompreni tion; mapoj kaj ŝildoj ŝajnis al mi konfuzigaj kaj metitaj en maloportunaj lokoj, kaj okaze de mia revenvojaĝo mi veturis per trajno de Poznano ĝis Berlino pensante "kial la trajno iras tiom malrapide?". Denove en Berlino, mi perdiĝis serĉante la bushaltejon al la flughaveno: antaŭ unu jaro la bushaltejo estis ĉe unu flanko de la stacidomo, nun ĝi troviĝas ĉe la alia flanko, kaj kiam la buso alvenis ĝi estis iranta ne al, sed el la flughaveno, kaj la ŝoforo fingremontris al mi la ĝustan bushaltejon.
Dum busatendado en Berlino mi faris tiun belan foton
En mia lasta tago en Pekino antaŭ forvojaĝo mi estis sendita al evento de la Ĉina Komunik-Konstrua Kompanio (ĈKKK), kiu premiis siajn plej bonajn fremdlandajn funkciulojn, kaj du el tiuj funkciuloj estas brazilanoj, unu el ili filo de ĉinaj enmigrantoj. Babilante kun li mi rimarkis tion, ke kulture li tute similas al aliaj brazilanoj, malgraŭ tio, ke liaj ĉinaj gepatroj edukis lin laŭ ĉinaj kutimoj kaj tradicioj. Li, siavice, substrekis tion, ke kiam li venis studi en Ĉinio, antaŭ pli ol jardeko, li pli facile adaptiĝis al la lando pro la pli proksima kontakto kun ĉina kulturo. En Eŭropo mi sentas, ke enmigrantoj malfacile asimiliĝas al loka kulturo, kaj kelkaj amikoj el eŭropaj landoj dividas tiun saman impreson. Mi, kiel brazilano en Ĉinio, samkiel mia intervjuito el Brazilo, neniam sentis tiun problemon: enmigrantoj en Brazilo facile asimiliĝas, kaj ankaŭ mi en Ĉinio neniam spertis problemon pri tio.
Li loĝas en Rio-de-Ĵanejro, urbo kiu ricevis la unuajn ĉinajn enmigrantojn en Brazilo. Malmultaj homoj scias pri tio, sed la reĝo Johano, la sesa, el Portugalio, havis ambician planon produkti teon en Brazilo, kaj kun tiu celo venigis al Rio-de-Ĵanejro laboristojn el Makao. Multaj montoj de Rio-de-Ĵanejro iam estis kovritaj de tekampoj, kaj onidire tiu teo estis tre bonodora, sed ne tiom bongusta kiel la azia. Portugaloj venigis el Makao ordinarajn laboristojn anstataŭ spertajn tekulturistojn, kaj ili post kelkaj jaroj fariĝis komercistoj. Brazila teo evidentiĝis tre kosta por eksportado, kaj samtempe kafokulturo aperis en Brazilo kiel nova kaj multe pli monprofita negoco. Tekulturo reaperis poste en la subŝtato San-Paŭlio, kaj sekve disvolviĝis pli sude, en Paranao. Lastatempe verda teo populariĝas en Brazilo, kaj danke al tio brazila tekulturo finfine progresas.
Bildo de la germana artisto Johann Moritz Rugenda pri ĉinoj en tekulturo en Rio-de-Ĵanejro (1835)
Malgraŭ la fakto, ke ĉina enmigrado en Brazilo komenciĝis en Rio-de-Ĵanejro, la plej granda celebrado de Printempa Festo en Brazilo okazas en San-Paŭlo. En Brazilo ni ne havas unusemajnan feritagon por festi ĝin laŭ ĉina tradicio, sekve oni ĝin festas dum semajnfino, eĉ kiam ĝi koincidas kun Karnavalo, kiel okazis ĉi-jare: organizantoj de Printempa Festo en San-Paŭlo decidis okazigi ĝin en la 13-a kaj 14-a de februaro, post la Karnavalo. Kial ne okazigi ambaŭ festojn samtempe? La kialo estas tre simpla: la Printempa Festo ne kongruas kun karnavala etoso kaj multaj homoj vojaĝas okaze de la feritago. Cetere Karnavalon oni kutime festas kun amikoj, dum la Printempan Feston ĉinoj celeblas kun familio.
La Printempa Festo en San-Paŭlo ŝajnas festivalo de ĉina kulturo: sur podio kaj surstrate oni prezentas manartaĵojn, muzikon, dancojn, kungfuon kaj aliajn kulturajn tradiciojn de Ĉinio, tamen la festo okazas en japana kvartalo (cetere San-Paŭlo ricevis fortan influon de japana kulturo, ĉar japana enmigrado komence koncentriĝis tie), kaj budoj vendas ne nur ĉinan, sed ankaŭ brazilan kaj japanan manĝaĵojn. En Rio-de-Ĵanejro certe oni malsimile celebras la Printempan Feston: onidire okazas malgrandaj eventoj en la komerca kvartalo Saara, kie vivas multaj ĉinoj, kaj en la Ĉina Rigardejo, unu el la plej bonaj lokoj por admiri la belajn pejzaĝojn de la urbo.
Afiŝo antaŭ la poznana Universitato pri Ekonomiko invitas homojn al tipe Rio-de-Ĵanejra Karnavalbalo
Ankaŭ Karnavalon oni festas malsimile en Brazilo: estas fama la karnavalparado de Rio-de-Ĵanejro, kun sambo kaj pompaj kostumoj, sed la muzikstilo kaj la maniero festi Karnavalon ne estas la sama en la tuta lando. Mi denove pasis la Karnavalon en mia devenurbo, São Simão, en San-Paŭlio, pli ol 300 km-j for de la urbo San-Paŭlo. Tiea karnavalo allogas plurajn turistojn el najbaraj urboj, kaj eĉ kelkajn el pli foraj lokoj, tamen la urbeto ne havas infrastrukturon por gastigi tiom da homoj: la nura hotelo plenpleniĝas dum tiu epoko, kaj plejmulto de la vizitantoj luas domon por kunloĝi dum Karnavalo.
En tiuj domoj, homoj, kutime familioj aŭ amikoj, kunloĝas kaj dividas la elspezojn. Ĉiu domo fariĝas aparta karnavalejo kie homoj festas dum la tago: ili dancas, manĝas rostitan viandon kaj drinkas bieron. Vespere okazas karnavalparado kaj sekve karnavalbalo ĝis frumateno. Tiu unika etoso donas apartan ĉarmon al la Karnavalo de São Simão.
Karnavalo en São Simão: la stratoj de la urbeto plenpleniĝas de turistoj
Karnavalo originis el antikvaj paganaj festoj, inter ili la diboĉaj romiaj Saturnaj Festoj. Sekve venis la kristana tradicio Kvaresmo, periodo antaŭ pasko, dum kiu homoj ne devas manĝi viandon, kaj Karnavalo, okazanta ĵus antaŭ ĝi, fariĝis "festo de viando", kaj tiel Karnavalo enradikiĝis en Brazilo: festo per drinkado, dancado kaj manĝado de viando antaŭ la Kvaresmo, kiam, laŭ kristana tradicio, oni ne devas manĝi viandon, nek drinki, nek danci.
Por mi Karnavalo ĉiam estis momento por familia renkontiĝo, ĉar mi ĉiam pasigis ĝin kun miaj gepatroj en São Simão. Ĉi foje ankaŭ mia filino karnavalumis kun mi: pasintjare ŝi estis unumonata okaze de Karnavalo, kaj ni restis en bieno, for de la karnavala etoso, ĉi-foje ŝi atente spektis karnavalparadon kun mi, akompanis ĝin kun mia patrino, kaj helpis nin teni la beboĉaron de sia nevo. En la lasta tago ni iris al la rivero Tamanduá, kie ni naĝis kaj manĝigis fiŝojn per pano. En tiu rivero mi lernis kiel naĝi, kaj nun venas la vico de mia filino.
Mia reveno al rivero Tamandua, kie mi pasigis bonajn momentojn de mia infaneco
Dum Karnavalo mi estis en kontakto kun miaj ĉinaj amikoj perinterete, kaj ni interŝanĝis bondezirojn kaj virtualajn ruĝajn kovertojn okaze de la Printempa Festo, do mi almenaŭ virtuale partoprenis en ĝi. Mi ĝuis Karnavalon kun familio, kaj (almenaŭ virtuale) Printempan Feston kun amikoj!
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat