El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La rezulto de la elekto de la Akademio publikigita

| 2016-02-17
Bookmark and Share

 

    La Akademio de Esperanto, per sia cirkulero datita je la 16-a de februaro 2016, publikigis la rezulton de la elekto de triono de la akademianoj. Ĉiun trian jaron unu triono de la 45 membroj de la institucio eliras, kaj estas elektataj novaj akademianoj. En la ĵusa elekto estis reelektitaj 11 akademianoj, kaj alelektitaj 7 novaj.

 

    Nova kandidato al la Akademio devas esti proponita de almenaŭ 5 akademianoj, kiuj reprezentu almenaŭ 3 malsamajn naciajn lingvojn. La kandidato devas deklari siajn fidelecon al la Fundamento de Esperanto kaj konsenton konstante kunlabori en la Akademio.

 

    Jen la listo de la akademianoj reelektitaj aŭ nove elektitaj:

    -Marc Bavant (nova, akademiano 2004-2012)

    -Gerrit Berveling

    -Kirilo Brosch (nova)

    -Duncan Charters (nova)

    -Renato Corsetti

    -Paul Gubbins

    -Nikolao Gudskov (nova)

    -Katalin Kováts

    -Jouko Lindstedt

    -Liu Haitao (nova)

    -François Lo Jacomo

    -Ma Youngtae

    -Brian Moon

    -Barbara Pietrzak

    -Baldur Ragnarsson

    -Giridhar Rao (nova)

    -Orlando Raola (nova)

    -Saka Tadasi

 

    Ne estis elektitaj jenaj kandidatoj: Tulio Flores, Jesper Lykke Jacobsen, Yves Nevelsteen kaj Maria Rosaria Spanò. Inter la elirantaj akademianoj ne kandidatiĝis por la nova peridodo Ilona Koutny kaj Potturu Ranganayakulu.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments